Kienberg SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SO en Kienberg SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kienberg..

Kienberg
Blazono de Kienberg
Kienberg
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Koordinatoj  47° 26′ 30″ N 7° 58′ 5″ O / 47.44167 °N, 7.96806 °O / 47.44167; 7.96806 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 30″ N 7° 58′ 5″ O / 47.44167 °N, 7.96806 °O / 47.44167; 7.96806 (mapo)
Areo 8,53 km²
Alteco 549 m super marnivelo
Poŝtkodo 45
Komunumkodo 2492
Mapo de Kienberg
vdr

Pri la komunumo

Kienberg estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 521 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Kienberg situas ĉe la norda flanko de la Soloturna Ĉenĵuraso je alteco de 549 m s.m. La vilaĝo estas kvazaŭ eksklavo nordoriente de la kantono, nur je longeco de 100 metroj tute en la sudo ĝi havas rektan limon al Kantono Soloturno. Okcidente ĝi limas al Kantono Bazelo Kampara kaj norde kaj oriente al Kantono Soloturno.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Kienberg limas en nordo al Wittnau (AG), en oriento al Wölflinswil (AG) kaj Oberhof (AG), en sudoriento al Erlinsbach AG (AG) kaj Erlinsbach (SO), en sudokcidento al Oltingen (BL) kaj Anwil (BL).

Trafiko

La komunumo estas konektita al la reto de la publika trafiko nur ek de la bazelkampara flanko, nome per poŝtaŭtolinio tra la Ergolzvalo al Gelterkinden.

Vidindaĵoj

Preĝejo Maria Ĉieliro

La preĝejo Maria Ĉieliro jam estis menciita en la jaro 1276. Inter la jaroj 1627 kaj 1635 ĝi estis en frubaroka sitlo komplete rekonstruita kaj restaŭrita en la jaro 1972. En la vilaĝocentro estas konservitaj karakterizaj kamparandomoj el la 18-a kaj 19-a jarcento. die ehemalige Innenausstattung im klassizistischen Stil wiederhergestellt. Sur la areo de la komunumo situas la ruinoj de la Kastelo Heidegg kaj de la Kastelo Alt-Kienberg.

Super la malnova gipsminejo en la orienta parto de la vilaĝo formiĝis rimarkindaj dolinoj.

Historio

La unua skriba mencio de Kienberg datiĝas el la jaro 1173 el dokumento, kiu mencias la sinjorojn Vlricus kaj Hartmannus el Chienberh.

Ek de mezepoko Kienberg estis propra Senjorujo, kiu estis servuto de la Habsburgoj. Post la formorto de la Senjoroj de Kienberg la senjoreco pri la vilaĝo falis al la Senjoroj de Heidegg. Kontraŭ la volo de la aŭstroj la senjorujo estis vendita en la jaro 1523 al Soloturno.

Sub la regado de Soloturno la vilaĝo estis atribuita al la voktejo Gösgen. Post la Helveta Revolucio la vilaĝo dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 apartenis al la administra distrikto Soloturno. Ek de 1803 ĝi denove apartenas al la distrikto Gösgen.

Fontoj

Tiu-ĉi artikolo baziĝas sur informoj de la koncerna artikolo en la germanlingva vikipedio, de la Historia Leksikono de Svislando kaj la oficiala retpaĝo de la komunumo Kienberg SO.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Kienberg

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto