Kirill Vladimiroviĉ (Grandduko de Rusio)
Aspekto
Kirill Vladimiroviĉ ROMANOV (ruse: Кирилл Владимирович Романов) (Carskoje Selo, 12-an de oktobro 1876 – Neuilly-sur-Seine, 13-an de oktobro 1938), grandprinco de Rusio, estis la filo de Maria Aleksandrina de Mecklenburg-Schwerin kaj Vladimir Aleksandroviĉ (Grandduko de Rusio), la kvara infano de caro Aleksandro la 2-a. Li edziĝis kun sia kuzino Victoria Melita de Sachsen-Coburg kaj Gotha.