Kispirit
El Vikipedio
Kispirit (kiŝpirit) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka. La loknomo signifas laŭvorte: malgranda pirito, tamen estas neniu interrilato kun la erco.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 100
- Poŝtkodo: 8496
- Telefonprefikso: 88
Geografio [redakti]
Kispirit situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Marcal troviĝas en la proksimeco. Kispirit preskaŭ kontaktiĝas kun Nagypirit. Urbo Veszprém troviĝas je 60, Budapeŝto je 168 km-oj.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1532 en formo Pirit. Tiutempe loĝis tie servutuloj kaj malriĉaj nobeloj.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo de 1739
- sonorilostablo de 1737
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
