Nagypirit
El Vikipedio
Nagypirit (nadjpirit) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka. La loknomo signifas hungare: granda pirito, tamen estas neniu interrilato kun la erco.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 10 km²
- Koordinatoj: 47°12′06″N 17°13'35″E
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 8496
- Telefonprefikso: 88
Geografio [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Marcal troviĝas en la proksimeco. Kispirit preskaŭ kontaktiĝas kun Nagypirit. Pápa troviĝas je 20, Ajka je 62, Veszprém (urbo) je 62, Budapeŝto je 169 km-oj.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1372 en formo Pered. Tiutempe loĝis tie malriĉaj nobeloj.
