Koloso de Rodoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
librokovrilo

La Koloso de Rodoso (greke Κολοσσός της Ρόδου) apartenas al la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, sed malmulte sciatas ekzakte pri tiu giganta statuo (kun proksima alteco de 34 metroj) de la dio Helioso, starigita sur la greka insulo Rodoso fare de Ĉareso de Lindos dum la 3-a jarcento a.K.. Ĝi havis proksime la saman grandecon kiel la Statuo de Libereco en Nov-Jorko kvankam ĝi staris sur pli malalta bazo.

La prezentado kiel disgamba gardisto super la enirejo de la haveno de Rodoso kreiĝis ĵus en la nuntempo kaj eraras. Tia statuo ne povis ekzisti, eĉ sole pro statikaj kialoj. Oni supozas, ke la koloso necese havis „trian stargambon“, forme kiel mantelo (laŭ provo de rekonstruado fare de H. MAYRON), kiel lanco (laŭ A. GABRIEL) aŭ simile – aŭ ke ĝi staris kun rektaj gamboj kaj kun unu mano ĉielen proksime de la haveno.

16-a jarcenta gravuraĵo (imago) de la nederlanda pentristo Maarten van Heemskerck

La Koloso kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Koloson:

Ambaŭ vojaĝas fluge al la insulo Rodisa

kaj vidas la Koloson, kiu diskrure traarkas super la enirejo de blankesabla haveno. Jen sub ĝi velas ŝipoj sen ia ĝeno, protekte de alta ŝtona skulpto, kun nuda brako giganta.[1]

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.
 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio