Konstantin Konstantinoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
grandprinco Konstantin Konstantinoviĉ Romanov (pentraĵo de Ilja Jefimoviĉ Repin, 1891)

Grandprinco Konstantin Konstantinoviĉ Romanov (ruse Константи́н Константи́нович; naskiĝis en Strelna, urboparto de Sankt-Peterburgo, la 10-an de aŭgusto 1858 laŭ la julia kalendaro/la 22-an de aŭgusto 1858 laŭ la gregoria; mortis en Pavlovsk, tiutempe memstara urbo, nun same urboparto de Sankt-Peterburgo, la 2-an de junio 1915 laŭ la julia kalendaro/la 15-an de junio 1915 laŭ la gregoria, estis rusia nobelo el la dinastio de Romanovoj. Li konatiĝis kiel poeto kaj dramverkisto, kaj publikigis siajn verkojn sub la mallongigo "KR".

Dosiero:1923 Reĝo Judea.jpg
unua paĝo de la dua eldono (1923) de La Reĝo Judea

En Esperanto aparte konatiĝis lia teatraĵo La Reĝo Judea, dramo en kvar aktoj, kiun el la rusa tradukis Vasilij Devjatnin kaj kiu en 1913 publikiĝis en Kaŭno.