Kosd
Kosd (koŝd) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Vác.
Bazaj informoj
- 47° 48′ 17″ N 19° 10′ 38″ O / 47.80472 °N, 19.17722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 48′ 17″ N 19° 10′ 38″ O / 47.80472 °N, 19.17722 °O (mapo)
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 2290
- Poŝtkodo: 2612
- Telefonprefikso: 27
Situo
La vilaĝo situas ĉe piedo de monto Cserhát (ĉerhAt), fine de sakovojo el Vác, kiu estas proksime.
Historio
La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko, poste setlis keltoj kaj sarmatoj. En la 13-a jarcento romanika preĝejo konstruiĝis. Dum la historio la vilaĝo estis aŭ reĝa, aŭ episkopa bieno. La tataroj faras ruina kaj la preĝejon, kaj la vilaĝon. La sama okazis en la 15-a kaj la 16-a j.c.-oj, tiam la husitoj kaj turkoj faris tion. En 1785 kalvinana preĝejo konstruiĝis.