Kot Adu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kot Adu
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 120 479  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 28′ N, 70° 58′ O (mapo)30.4770.964444444444Koordinatoj: 30° 28′ N, 70° 58′ O (mapo) [+]
Kot Adu (Panĝabo)
Kot Adu (Panĝabo)
DEC
Kot Adu
Kot Adu
Situo de Kot Adu
Kot Adu (Pakistano)
Kot Adu (Pakistano)
DEC
Kot Adu
Kot Adu
Situo de Kot Adu

Map

vdr

Kot Adu (urdue کوٹ ادو estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Muzafargaro, kie Kot Adu estas sidejo de la samnoma distrikto.

Elektrejo ĉe Kot Adu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kot Adu situas sur ebenaĵo oriente de Induso preskaŭ ĉe la ekzakta centro de Pakistano. La akvobaraĵo (sur la Induso) troviĝas 16, Muzafargaro 60, Dera Gazi Ĥano 80, Multano 100, Islamabado 600, Karaĉio 866 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj elmigris al Barato, dum islamaj rifuĝintoj el Barato ekloĝis en Kot Adu.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bordo de la akvobaraĵo
Stacidomo de Kot Adu

Kot Adu allogas multajn turistojn ĉiujare pro la rivero Induso kaj publikaj ĝardenoj inter aliaj aferoj. La areo ĉirkaŭ la urbo estas ideala por agrikulturo. Ĉefaj kultivaĵoj estas maizoj, kotonoj, rizoj, sukerkanoj, tabakoj, tritikoj, legomoj, fruktoj. Kot Adu estas ankaŭ komerca kaj industria urbo (ekzemple naftorafinado kaj sukerproduktejo).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
21 409 37 479 80 720 129 703

La populacio kreskis preskaŭ sesoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,5%, simila al la nacia mezumo (2,4%).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Kot Adu kuras 3 vojoj (el Dera Ismail Ĥan, Muzafargaro kaj el ponto tra Induso [2]). Kot Adu estas fervoja nodo kun ligoj al Multano, Ravalpindio kaj Ĝakobabad. La plej proksima (enlanda) flughaveno funkcias en Dera Gazi Ĥano, internacia flughaveno en Multano.

Fervojaj linioj en Pakistano, kie estas videbla ankaŭ Kot Adu

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kot Adu havas aridan klimaton kun tre varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La meza temperaturo estas 24 °C. Averaĝa precipitaĵo estas 355 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas (plej ofte nur simbole). La musono venas septembre kun 70 milimetroj da pluvoj. Polvoŝtormoj ofte okazas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans