Kotri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotri
urbosetlejourbeto
Administrado
Demografio
Loĝantaro 259 358  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 22′ N, 68° 19′ O (mapo)25.36668.31216Koordinatoj: 25° 22′ N, 68° 19′ O (mapo) [+]
Kotri (Sindo)
Kotri (Sindo)
DEC
Kotri
Kotri
Situo de Kotri
Kotri (Pakistano)
Kotri (Pakistano)
DEC
Kotri
Kotri
Situo de Kotri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kotri [+]
vdr

Kotri (urdue کوٹری‎, sinde: ڪوٽڙي‎) estas urbego en provinco Sindo, en kantono de Ĝamŝoro (Pakistano).

Urba vido en Kotri

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kotri situas sur ebenaĵo laŭ la okcidenta aŭ dekstra bordo de Induso en sudorienta Pakistano. Hajderabado kun Kotri estas ankaŭ duoblaj urboj, nur Induso disigas ilin. Hajderabado troviĝas 8, Karaĉio 143, Sukur 265, Ĝakobabad 324, Kveta 554, Multano 620, Fajsalabado 820, Lahore 907, Peŝavaro 1009, Rawalpindi 1023, Islamabado 1036 kilometrojn (aere) [1].

Historio kaj populacio[redakti | redakti fonton]

Historio de Kotri tre similas al de Hajderabado pro la proksimeco. Dum la Brita Imperio inter 1843 kaj 1947 konstruiĝis la fervojo, kiu faris eblecon al Kotri elpaŝi el ombro de Hajderabado. La statuso pri municipo alvenis en 1854. La akvoenergia centralo ((7 kilometrojn super Kotri) funkcias ekde 1955.

Kotri estas nuntempe la plej dinamike kreskiĝanta urbo de Pakistano, la meza jara kresko estas de 7,8% ekde 1998.

Demografio de Kotri
1972 1981 1998 2017
Populacio 29 746 39 390 62 085 259 358
Bildoj pri Kotri
Akvoenergia centralo
Ponto
Fervoja ponto
Instituto


Ekonomio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Kotri muelejoj pri jutoj funkcias. Estas ankaŭ fabrikoj, kiuj produktas telefonajn kaj telegrafajn ekipaĵojn. La areo ĉirkaŭ Kotri donas eblecon pro la irigacio kultivi rizojn, tritikojn kaj kotonojn. La centralo kontrolas la inundojn de Induso, generas [[elektron kaj irigacias la grundon en la regiono. La projekto ankaŭ implikis formadon de Kalri-Lago, provizante fiŝkaptadon kaj akvon por Karaĉio.

Nur instituto funkcias en Kotri, universitataj eblejoj troviĝas en la apuda Hajderabado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mapo pri fervojaj linioj en Pakistano, kie estas trovebla Kotri

Kotri estas konektita per ponto kun Hajderabado al la kontraŭa bordo, krome ĝi estas signifa fervoja nodo laŭ la linio Karaĉio-Islamabado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kotri situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun varmaj someroj (kun 40 °C) kaj mildaj vintroj. Ventoj kutime alportas polvojn tage, sed vespere la ventoj estas agrablaj kaj puraj. La jara precipitaĵo estas estas iom malpli, ol 200 mm. En ĉiuj monatoj pluvas simbole, nur la musono en julio kaj aŭgusto portas pli grandajn kvantojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri Kotri
Preĝejo
Preĝejo Sankta Stefano
Artaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]