Krioniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Alcor-Dewar2.jpg
Krionika korpujo kiu povas konservi 4 tutkorpajn homojn kaj 5 partkorpajn homojn. Korpoj estas konservitaj en likva azoto, kaj la aparato funkcias sen elektro. Foto fare de Alcor Life Extension Foundation.

Krioniko (el la greka vorto κρύος, kiu signifas frosto) estas perfrostiga konservado de homoj aŭ aliaj bestoj, kiujn nuntempaj kuracmetodoj ne kapablas teni vivaj, kun la espero, ke eblos revivigi ilin en iu estonteco.

Tiun ĉi procedon oni ne povas malfari per nuntempa teĥnologio kaj, en multaj landoj, ne eblas laŭleĝe frostigi homojn antaŭ ol ili estas konsiderataj klinike mortintaj.

Proponantoj de krioniko asertas, ke homoj kiuj nuntempe estas laŭleĝe aŭ klinike konsiderataj mortintaj, ne estas mortintaj laŭ pli rigoraj difinoj de morto,[1] kaj ke la unuaj stadioj de klinika morto povus esti inversigeblaj en iu estonteco.[2][3]

Referencoj

Vidu ankaŭ