Kripoj hejmecaj de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudgermana kripo de 1704

La skulptado de Hejmecaj kripoj (germane: Heimatkrippen) en la unua duono de la 20-a jarcento en Aŭstrio malkovrigas interesajn sociajn kaj kulturajn aspektojn.

Pritermina diskuto[redakti | redakti fonton]

"La 20-a jarcento en Salcburgio naskis kripfarantojn kaj kriposkulptistojn de t.n. hejmlandaj kripoj: vestaĵoj, domoformoj kaj pentritaj fasadoj respeguligis salcburgiajn tipojn." Tiel karakterizas la leksikono Salzburger Kulturlexikon (p. 286) la lokan kripfaradon de la periodo antaŭ la komenciĝo de la 20-a jarcento kaj de la frua 20-a komenciĝiginta jarcento. Inter la reprezentantoj nombriĝas ankaŭ s-ro Alexander Schläffer el Saalfelden.

Ĉeartiste, krom el diversaj fontoj nutritaj interesojn kaj la trejnadeblojn respektive realigeblon de talentoj nepras malkovri ankaŭ originon, familion, lokan enradikiĝon kaj socihistorian ĉirkaŭaĵon. Malgraŭ la neklareco de la faktermino kaj ties neprecizeco oni povas - eĉ ekster de literaturhistorio - paroli pri "Heimatkunst / patruja arto" dum 1900 ĝis la 1960-aj jaroj, sen paroli pri aliaj spiritaj kaj artistaj konstantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konscia adaptigo de la loka pejzaĝo kaj de lokaj vivmanieroj en kripfarado por enkadrigo de la Naskiĝo de Jesuo rimarkeblas jam antaŭ la Unua mondmilito. La ĝenerala modo, la remalkovro de naturo, pejzaĝo kaj regionhistoriaĵoj, tuteŭropa fenomeno estis ekzistante ne nur en Germanlingvio. Influoj gravaj venis ankaŭ el Skandinavio. Ĉe kelkaj altlernejoj la fako de regionhistorio jam antaŭ la Unua mondmilito ofertitis.

La rapidegaj kaj pli kaj pli maldiafanaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj fudnamentaj ŝanĝoj ekde 1850 provokis dezirojn je konservado, je sento esti ŝirmate kaj je superrigardeblo. Flego kaj protekto de patrujaxoj ekkonsideritis devoj. Tradicio ne plu estas moda aŭ provoka termino sed esprimilo de espero. La Aŭstria Muzeo pri Regionhistoriaĵoj en Vieno fonditis en la jaro 1895-a. Tamen nur post la Unua mondmilito la regionhistoriaj muzeoj ekfloris. La el latinidaj lingvoj transprenita termino de regiismo ekde la komenco estas ankaŭ nepolitika, ĉirkaŭprenante arton kaj literaturon. Grazia Deledda estis en 1926 eĉ nobelpremiita pri literaturo verkinte pri la regiona arto de Sardio.

En la domeno katolika-eklezia oni respondis al la fare de Jozefo la 2-a propagita plisobriigo de liturgiaĵoj per flegado de tradiciaj edifaj preĝoj, lokaj ekleziaj kutimoj kaj malnovaj ritualaĵoj. Tiel p.e. la loka eklezia kantado denove ŝatatis - inter ili estas ja multaj kristnakaj kantoj.

Ekfloro post la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La tempo de post la Unua mondmilito vidis plifortiĝon de la provincoj kaj de ties medioj kaj "ĝeneralan ondon de prilokaĵa fascino"[1]. Retiriĝo nelibervola pro ekonomiaj kialoj ankaŭ en sociaj aferoj bonis por la pejzaĝe ligita kripo kaj la nova ŝato de lokaj konstrumanieroj.

La ekfloro de regionhistorio, la ekreserĉado pri loka pieco kaj publike subtenata antaŭpuŝado de tradiciaj kutimoj tiel estas ankaŭ atestiloj pri necerteco en moderna mondo. Koncerne Salcburgion substrekindas ke - malgraŭ multaj politikaj malharmonioj en la Unua respubliko aŭstria "ĉiuj tri politikaj kampoj - la kristansociala, la socialisma kaj la naciema - engaĝiĝis ege pri flegado de regionaj kutimoj. En fakaj demandoj opinioj malsamaj kvazaŭ ne estis."[2]

En la 1930-a jaroj la kombino inter patrujo kaj religieco plifortiĝas en Aŭstrio; kulturaj agadoj ofte flankenmetitis. En tiu ĉi kunteksto oni devas scii ke en Aŭstrio kiel en Germanio kulturaĵoj jam antaŭe estis kuplitaj al politiko multe pli ol en aliaj landoj. La popola kulturo publike altestimatis, la kutimoj antaŭ ĉio, sed ankaŭ la loka historio. De multaj tiutempuloj tio konsideritis eĉ vivohelpo kaj konsolo. Idealigita farmista vivo de pasintaj tempoj kontraŭis al necertaj sociaj kondiĉoj de la estonteco. La rememoro de lokaj tradicioj estis orientiĝilo. Riĉa eklezia vivo ankaŭ apogis lokan kripfaradon.

La nazioj grandparte misuzis popolan kulturon kaj la patrujaĵojn limigante ĉion por servi la partion. La religiaj moroj pli kaj pli perdu la kristanajn radikojn kaj konformiĝu al malnovaj nordĝermanaj pensmanieroj. Kripprezentado ekmalgravis sed restas permesita kiel privata ŝatokupo. Inter 1938-45 la oficialaj instancoj de salcburgia patrujflegado (en 1942 fonditis ja la instituto Salzburger Heimatwerk) kvazaŭ tute ne okupiĝis pri kripaĵoj.

Novaj demandoj post 1945[redakti | redakti fonton]

La rekonstruo de Aŭstrio post la Dua mondmilito staris ankaŭ sub la signo de lokaj tradicioj. Patrujo estas ankoraŭ dum la 1950-aj jaroj "gvidvorto",[3] Ĝis la fino de tiu ĉi periodo memkompreneblis ankoraŭ relative granda influo de la Romkatolika eklezio. Perdo de esprimbariloj kaj la ekflorinta turismo plibonigis la kvaliton de tiaj produktoj sur tre kreskinta merkato. Nur ekde la 1960-aj jaroj venis kritikaj demandoj prie kaj kritikitis ofta kiĉigo; de tiam oni pli diferencigis kaj serĉis aŭtentikecon koncerne belecon, pasintecon, prezentadon, esprimon, sentojn kaj eventojn en la sfero de regiona kulturo. Rigardante diversmaniere la patrujajn kripojn oni tamen ofte venis al la samaj konkludoj.

Nun la muzeaj aĵoj ricevis propran valoron liberigitan de pulvo kaj tedo; kun la idealo de protektinda medio la patruĵajoj iĝas pli realaj. Oni ne plu triste pri malnovaĵoj pasive ĉagreniĝas sed volas aktive memori kaj vidi la bonajn kaj la malbonajn aspektojn. Tiamaniere la rolo de Alexander Schläffer gravegis, kio klarigas la sukceson de ties produktoj ekde la 1950-a jaroj. Lastaj atestiloj de pereinta kultura mondo ne plu agnoskitas sentimente sed prezentas sobre kaj sanige siajn valorojn.

Serĉantaj la enhavon de la kristnaska festo - longe for de ekonomiaj premoj kaj teologiaj novinterpretadoj - ĉerpas novan forton en tradiciaj patrujaj kripoj pro simpla anonco de paco por ĉiuj homoj de bona volo. Pri literaturo de la 1970-aj jaroj konstatitis reveno de rakontadarto. Multaj figuroj de Schläffer jes ja rakontadas, ofte per delikataj humuro kaj aludo al pasintaj cirkonstancoj. Se vortoj - escepte eble de la libro Vom Schnee der vergangenen Jahre de Alois Brandstetter (1979) - ne plu kapablas ligi diversajn aspektojn, la skulptitaĵoj popolaj helpe anstataŭantaj estas: mute, fascinige, pensige, homege.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Schwaiger, Arthur: "Geistesgeschichtliche Hintergründe zur Entwicklung der Heimatkrippe. Eine Skizze", en: Zum Gedenken an den ersten Kustos des Heimatmuseums Schloss Ritzen Alexander Schläffer (=Ritzenpost, 14), Saalfelden 2000, pp. 36-37.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dengg, p. 27
  2. Dengg, p. 32
  3. Hanisch, p. 433

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Assmann Dietmar (prilab.): Ausstellungskatalog Alte und neue Weihnachtskrippen in Oberösterreich und Niederbayern. Geschmückte Weihnachtsbäume, Stift Reichersberg, 1998
  • Dengg Harald: "Gestern, Heute, Morgen. Heimat- und Brauchtumspflege in Salzburg", en: Floimair Roland – Dengg Harald (eld.), Salzburger Landesfest 1990. 100 Jahre Brauchtumspflege (= Schriftenreihe des Landespressebüros und der Salzburger Heimatpflege, Sonderpublikationen Nr. 9=), Salzburg 1990, p. 26-45
  • Hanisch Ernst: "Der lange Schatten des Staates. Österreichische Gesellschaftsgeschichte im 20. Jahrhundert", en: Herwig Wolfram (eld): Österreichische Geschichte 1890-1990, Wien 1994
  • Haslinger Adolf, Mittermayr Peter (eld.): Salzburger Kulturlexikon, Salzburg 1987
  • Stagl Justin: "Volkskunde und Brauchtumspflege im Nationalsozialismus in Salzburg", en: Salzburger Volkskultur, aprilo 1995, p. 18-23