Naskiĝo de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giotto, la Naskiĝo, el la Kapelo de Scrovegni. La ĉeesto de la bovo kaj azeno estas menciata en la apokrifa “Evangelio laŭ Jakobo (18).[1]

La taksado pri la historia aspekto de la evangeliaj rakontoj pri la Naskiĝo de Jesuo estas objekto de diskutoj. La tekstoj de Mateo kaj Luko akordas sur du centraj eventoj, kiuj apogiĝas sur du profetaĵoj de la Malnova Testamento: la naskiĝo de Jesuo en Betlehemo (Miĥa 5,1), kaj el virgulino (Jesaja 7,14). Ambaŭ evangeliistoj krome rakontas pri la naskiĝo okazinta en la tempo de la reĝo Herodo la Granda; ili konigas ankaŭ la nomon de la patrino Maria, fianĉino de Jozefo, ŝajna patro de Jesuo, kaj atribuas la virgecan koncipon per interveno de la Sankta Spirito.

La du rakontoj malsamas, male, rilate la motivojn pro kiuj Jesuo naskiĝis en Betlehemo, rilate la la anoncojn de la anĝelo kaj rilate motivojn pro kiuj la familio transiris al Nazareto post la naskiĝo de Jesuo. La malsamoj inter la du rakontoj estas tiom gravaj ke studuloj opinias ke ili estas unu el la indicoj pri sendependa redakto de la du Evangelioj (laŭ la tieldirita Teorio de la du fontoj.

La tradicia datado de la naskiĝo al la jaro 1 a.K. probablege estas eraro plenumita en la 4-a jarcento de la monaĥo Dionizo la Eta. Hodiaŭ la plej granda parto de la esploristoj lokigas la naskiĝon de Kristo inter la 7-a kaj la 6-a a.K..[2].

La fornmala starigo de la liturgia festo de la Kristnasko, kiel datreveno de la naskiĝo, kaj ĝia lokigo en la 25-a de decembro, estas dokumentita en Romo ekde 336[3][4]

Rakontoj de la sinoptikaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

Inter la libroj de la Nova Testamento, la unikaj priskribantaj la naskiĝon de Jesuo estas la Evangelio laŭ Mateo kaj la Evangelio laŭ Luko. La ceteraj du, tiu de Marko kaj de Johano, komenciĝas, fakte, priskribante la publikajn agojn de Jesuo jam plenkreska, preterlasante la infanaĝon.

Kaj Mateo kaj Luko akordas nur sur iuj punktoj:

  • Jozefo kaj Maria, la laŭleĝaj gepatroj de Jesuo, estis gefianĉoj sed ne jam geedzoj kiam Maria montris signojn de gravedeco (Mateo 1, 20), Luko (1, 27; 2, 24);
  • en ambaŭ Evangelioj la naskiĝo de Jesuo estas anoncita de anĝelo (Mateo 1, 20-23) priskribas la anoncon de la anĝelo al Jozefo, laŭ Luko (|1, 30-35) la anoncita estas Maria;
  • la infano estas koncipita per dia inerveno (Mateo (1, 20), Luko (1, 34);
  • anĝelo asertas ke lia nomo estos Jesuo kaj ke li estos la savanto (Mateo 1, 21), Luko (2, 11);
  • la naskiĝo okazas epoke de reĝo Herodo la Granda (Matteo 2, 1), Luko 1, 5);
  • Jesuo pasigas la adoleskan aĝon en Nazareto (Mateo (2, 23), Luko (2, 51).

Evangelio laŭ Mateo[redakti | redakti fonton]

La Evangelio laŭ Mateo malfermas la rakonton per la genealogio, sekve mallonge mencias la virgan koncipon de Maria per interveno de la Sankta Spirito. Al tiu sekvas la anonco fare de anĝelo al la fianĉa edzo Jozefo, kiu estis eksupozanta adultan koncipon: la anĝelo lin certigas pri la supernatura origino de la koncipito.

Maria akuŝas la infanon, al kiu estas donita la nomo “Jesuo”.

Sekve alvenas al Jerusalemo la Magoj el Oriento, kiuj estis leginte en la ekaperiĝo de "stelo de Betlehemo" la anoncon pri la naskiĝo de la reĝo de Judoj. La tiama reĝo, Herodo la Granda, fariĝinte maltrankvila, sendas al Betlehemo, konvinkite de la profetaĵo de Miĥa (5,1), peti informojn pri la naskiĝo de tiu nelaŭleĝa reĝo. Gviditaj de la stelo, la magoj-reĝoj alvenas al la “domo" indikita kaj donas "oron, incenson kaj mirhon".[5] Ĉar zorge invititaj en sonĝo reveni sen reviziti Herodon, kiu nutris hommortigajn intencojn, la reĝoj envojiĝis en la direkto de siaj landoj.

Anĝelo dume, ĉiam en sonĝo, urĝas por ke Jozefo fuĝu al Egiptio por eskapi el la kolero de Herodo. Tiu ĉi, fakte, ne konante la identecon de la ĵusnaskita reĝo, ordonis mortigi ĉiujn infanojn mapli dujaraĝajn (Masakro de la Senpekuloj). La familio revenas el Egiptio nur post la morto de Herodo, sed pro la ekregado de lia filo Herodo Arĥelao, ĉiam pere de sonĝo, al ĝi estis indikate ekloĝi en Nazareto de Galileo (por ke, diras la evangeliisto, plenumiĝu la profetaĵo laŭ kiu Jesuo estosnomata Nazaretano.

Evangelio laŭ Luko[redakti | redakti fonton]

La Evangelio laŭ Luko (1,26-2,39) komenciĝas per la rakonto pri la Anunciacio, kie la Ĉefanĝelo Gabrielo konsciigas Marian pri la okazanta koncipo iniciate de la Sankta Spirito de filo kies nomo estos Jesuo. Antaŭ la hezito de Maria, la anĝelo al ŝi skiigas ke ŝia parencino Elizabeto, jam maljuna kaj nefekunda tenas en sia sino filon (Johano la Baptisto) kaj jam kuras la sesa monato de ŝia gravediĝo. Maria prononcas sian “jes” sin deklarante servistino de la Sinjoro, sekve ekvojaĝis “urĝe” por iri viziti Elizabeton (Vizito de Maria), kiu loĝis najbare de Jerusalemo, ĉirkaŭ 120 kolometrojn fore (1,26-56) de Nazareto.

Post la rakonto pri la naskiĝo de Johano la Baptisto.(1, 57-80), la luka evangelio raportas la informon pri la "unua popolnombrado", volita de da Aŭgusto Cezaro en la tuta romia imperio, laŭ kiu ĉiu loĝanto devus reveni kun sia familio al la urbo de siaj prapatroj (popolnombrado de Kirenio). Jozefo, ŝajna patro de Jesuo, el la posteularo de reĝo Davido, kiu estis naskiĝinta en Betlehemo, foriras el Nazareto kun la graveda Maria kaj atingas la urbon de sia prapatroj. En Betlehemo Maria akuŝas Jesuon, lin envolvas en bendoj kaj lin kuŝigas en kripo de bestoj. Sinsekve okazas la adorado de la paŝtistoj: solecititaj de anĝelo, iuj paŝtistoj alkuras homaĝi la infanon ĵusnaskitan (|2 ,1-20).

La okan postnaskiĝan tagon okazas la cirkumcido; Sinsekve la infano estas prezentita al la templo (Prezentado al la templo) por la konsekro, kie li estas agnoskata kiel Mesio fare de Simeono la Maljuna kaj profetino Anna, Fininte la ritojn, Jozefo kun sia familio revenas al Nazareto (2,21-39).

Citaĵoj el la Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ evangeliistoj substrekas kiel la respektivaj rakontoj pri la naskiĝo kuntrenas la kontentigon de iuj profetaĵoj aŭ refereraĵoj de la Malnova Testamento:

Aspokrifaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

La naksiĝo de Jesuo estas prisktibita ankaŭ de iuj apokrifaj evangelioj, kie ĝi estas riĉigita per miraklaj aparartaĵoj kaj apesktoj. Konsiderinte ilian malfruan alestiĝon kaj ilian inklinon al la magiaj-fabelaj aspektoj, ilia historia valoro estas limigita, sed ili povas esti ricevintaj kelkajn apartaĵojn historie funditajn.[6][7]

La Evangelio laŭ Jakobo (duone de la 2-a jarcento) akordigas la rakonton de Mateo (magiistoj kaj la masakron de la Senpekuloj kaj la persekuton de Herodo) kaj tiun de Luko (popolnombro de Kirenio). Rilate al la loko, la naskiĝo okazas en Betlehemo en groto (ĉa. 17 - 18), ne en stalo kiel sugestite de Lk 2, 7. Tiu apartaĵo, malĉeesta en la kanonaj evangelioj, fariĝos grava elemento de la kripo. La arkitekturo de la Baziliko de la Naskiĝo konfirmas tiun tradicion. Tiu apartaĵo ne devas esti konsiderata kontrastanta kun la alia vastiĝinta popola tradicio de la naskiĝo en stalo laŭ la rakonto de Luko: la orografio de Palestino estas karakterizita per nombraj malgrandaj grotoj kiuj estis uzitaj kiel deponejo de nutraĵoj aŭ kiel staletoj aŭ loĝejoj, ofte plispacigitaj kaj enkorpigitaj en muraj konstruaĵoj.

Tiu jakoba evangelio aldonas, fine, tre legendajn elementojn. En la unua, Jozefo rakontas unuapersone ke en la momento de la akuŝo la tempo fermiĝis (ĉa. 18). La dua epizodo kuntrenas du akuŝistinojn kiuj, engaĝigitaj de Jozefo, alvenis al la groto tujpost la akuŝo kaj konstate atestas la virgecon de Maria (ĉapitroj 19-20). La tria elemento kiu, malsame ol la aliaj du, havos certan fortunon en la devotaĵoj kaj arta tradicio sinsekva, koncernas la groton kiu estis envolvita de "luma nubo".

La malfrua Araba evangelio de la infanaĝo (plejprobable de la 8-a/9-a jarcentoj) prenas el la Evangelio laŭ Jakobo diversajn elementojn nome la naskiĝo en Betlehemo en groto (c.2).

En la malfrua Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo (6-a/7-a jarcentoj) la tradicio pri la groto de la evangelio laŭ Jakobo estas harmoniigita kun tiu de la stalo de la kanonaj Evangelioj: en Betlehemo Maria naskas la infanon en groto (c. 13), do la trian tagon la familio translogiĝas en la stalo (c.14) kie faras sian scenon la azeno kaj la bovo. Tuj du personoj, fariĝontaj ofta elemento de la artaj reprezentaĵoj de la naskiĝo kaj de la kripo, devenas plejprobable el Jesaja (1,3).

Historieco de la rakontoj[redakti | redakti fonton]

La ĉeesto de supernaturaj elementoj kaj de iuj nekomgruaĵoj, kaj pro la malsameco de la rakontoj de la du evangeliistoj, ĉiukaze verkitaj dekojn da jaroj post la eventoj rakontitaj de Mateo kaj Luko, trafis en multegon da diskutoj inter studuloj kaj bibliistoj. La aŭtoroj de la du fontoj. fakte, ne disponis pri arkivoj aŭ oficialaj registrroj: tiu limigo estas komuna al la tuta antikva mondo kaj ne povis evitigi vastajn marĝenojn de necerteco por la modernaj esploristoj[8].

Kritika interpreto[redakti | redakti fonton]

Multaj modernaj esploristoj, kaj kristanaj kaj nekristanaj[9], konsideras tiujn rakontojn historie nefunditaj. Laŭ tiu interpreto, la precipaj elementoj de la rakontoj estus ellaboraĵoj malfruaj. tendencaj al la simboligo aŭ al la legendeco, redaktitaj sur la bazoj de mesiaj profetaĵoj entenataj en la Malnova Testamento.kiuj estas eksplicite aŭ silente cititaj aparte ĉe Mateo. Per tiuj antaŭsupoĵoj la naskiĝo-loko en Betlehemo, patrujo de la atendata Mesio, devus esti reĵetata, kaj estis proponitaj aliaj lokoj, precipe Nazareto kie Jesuo rezidis plenkreskaĝe[10]

La malcerteco pri la historieco de la rakontoj supersvebas precipe pro la malkongruaĵoj kaj internaj kaj eksteraj de la rakontoj. Ekzemple, en Luko la naskiĝo de Jesuo lokigita en Betlehemo kaj dum la regno de Herodo (mortinta probable en la jaro 4 a.K.) kaj okaze de la popolnombro de Kvirinio (Jozefo Flavio atestas pri unu popolnombro en la jaro 6 p.K.,) eventoj malfacile okordigeblaj, kaj en Mateo estas rakontate pri la masakro de la senpekuloj, epizodo konfermita de neniu fonto, eĉ evangelia. La du rakontoj krome malsamas ankaŭ rilate la motivojn pro kiuj Jesuo naskiĝis en Betlehemo (surbase de tio skribita de Mateo, Jozefo kaj Maria ŝajnas loĝi en la urbo ekde la komenco, laŭ la aŭtoro de Luko, male, ili tien alvenas nur por respekti la ordonojn de la popolnombro), pro la anoncoj de la anĝelo (en Mateo li aperas al Jozefo, en Luko al Maria), pro la cirkonstancoj de la trnaslokiĝo al Nazreto (laŭ Mateo tien trnslokiĝas post la fuĝo al Egiptio ĉar en Betlehemo regnas la filo de Herodo, laŭ Luko ili tien revenas post la naskiĝo de Jesuo.

Interpreto psikoanaliza, kiu donus eksplikon pri tiuj beligaj aldonaĵoj, reiras al Otto Rank (La mito de la naskiĝo de la heroo, 1909) evidentigas kiel la precipaj elementoj de la naskiĝo de Jesuo estas renkonteblaj ankaŭ en aliaj mitologiaj biografioj, aparte en la duondia origino (vidu, ekzemple, en Gilgameŝ kaj Heraklo) kaj en la persekuto kontraŭ la novnaskiĝinto flanke de la aŭtoritatoj (ekzemple, Sargono, Moseo, Romulo kaj Remo). Por Jesuo, kiel por aliaj mitologiaj protaginistoj, la origino de tiuj rakontaj elementoj ne estus serĉeblaj en historiaj eventoj sed en la identiĝo de la mi psikologia kun la heroo kaj en la psikologia projekcio sur tiuj de elementoj de sia persona historio (la deziro esti speciala aŭ dia, la timo de la persekuto flanke de la patro...)

La interpreto tradicia respondas ke tiu psikologia tendenco nenecese pruvas ke ĝi estis kontentigita.

Tradicia interpreto[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo de Kristo en pentraĵo de Guido Reni.

Laŭ la tradicia interpreto, la elementoj entenataj en la evangeliaj rakontoj estas historie funditaj. La malsamaj versioj pri la naskiĝo transdonitaj de Luko kaj Mateo spegulas, fakte, du katekismajn malsamajn postulojn de la redaktantoj. La unuaj kristanaj komunumoj, al kiuj estis adresitaj la teksto de Mateo, estis, fakte, formitaj de judoj: diversaj pasaĵoj de la Malnova Testamento, kiuj estas eksplicite ligitaj al la naskiĝo en la Evangelio laŭ Mateo, estis inspiritaj de la Sankta Spiritoj arcentojn antaŭe ĝuste celantaj la naskiĝon de Kristo kaj oni ne povas ilin utiligi por dedukti la nehistoriecon de la evangelia rakonto.

La adresitoj de la Evangelio laŭ Luko estis la gojoj (paganoj): pro tio en tuta lia evangelio, kaj aparte en la rakonto pri la naskiĝo, aperas iuj elementoj rilatantaj al la aktualeco de la epoko (ekzemple, la popolnombro dekretita de Aŭgusto Cezaro tre komprenebla flanke de komunumoj al kiuj, male, rezultus obskuraj la citaĵoj el la Malnova Testamento karakterizantaj la Evangelion de Mateo.

Ankaŭ la elementoj plej diskutataj, kiel Stelo de Betlehemo kaj la naskiĝo dum la popolanombro de Kvirinio, povus esti historie funditaj, laŭ tiu interpreto. Rilate la stelon (tradicie kaj malpropre difinita stelo kometo) vidita de la Magoj kaj interpretita kiel anonco de la naskiĝo de la reĝo de Judoj, interpreto, kiu reiras al Keplero, ĝin identigas kiel triobla konjunkcio) de Jupitero kaj Saturno el la konstelacio de Fiŝoj, okazinta en la 7 a.K).

Ankaŭ la naskiĝo dum la unua popolnombro de Kvirinio ne kontrastus kun la historieco de la naskiĝo epoke de Herodo, ĉar ne temus pri la dua popolnombro aranĝita de Kvirinio kiel guberniestro de Sirio en 6 p.K., kiam Herodo jam forpasis ekde 10 jaroj (4 a.K. La tradiciaj provoj de harmoniigo estis hipotizintaj antaŭan lguberniestran mandaton dum la regado de Herodo, al kiu sekvis dua popolnombro en la 6 p.K. Alia harmoniigo vidas Kvirinion ne kiel guberniestron veran kaj propran, sed kiel funkciulon ŝarĝitan mastrumi la unuan popolonombron dum la guberniestrado de Gaio Senzio Saturnino, epoke de reĝo Herodo.

La kristana tradicio konservis memoron pri la loko de la naskiĝo en punkto preciza situanta ene de la Baziliko de la Naskiĝo de Betlehemo, konstruita en la 4-a jarcento.

Jaro kaj tago de la naskiĝo de Jesuo[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de bibliistoj lokigas la naskiĝon de Jesuo post la popolnombro de Aŭgusto (4 a.K. -4), kun prefero por la 7-a/6-a a.K.. De la nekorekta datado de Dionizo la Eta, kiu ĝin estis fiksinta por la jaro 753 ekde la fondo de Romo, komenciĝas en Okcidento ekde la 4-a jarcento la datado de la tieldirita Anno Domini = kristana erao.

La evangeliaj tekstoj ŝajnas allasi reteneman intereson de la evangeliistoj pri la transdono de la ekzakta tago de la naskiĝo de Jesuo, elemento fremda el iliaj celoj. Tiu timemo estis kunhavata de la unuaj kristanoj, kiuj preferis festi la Bapton de JesuoEpifanion (konsideritajn egalvaloraj kaj lokigitajn ambaŭ en la sama dato, ĉar startpunktoj de la revelacio de la dieco de Jesuo.

Statuo Saturnalioj de Ernesto Biondi priskribanta la feston de Saturnalioj.

La unuaj informoj, pri enkondulo de la festo de la Kristnasko, reiras al la (ĉrkaŭ) jaro 200, sed ili estas maloftaj aŭ malfacile interpretebalaj. Nur Hipolito el Romio asignis jam tiam la naskiĝon al 25-a de decembro. La grefto de la novaj kristanaj krederoj en la corpus de la kalendaro kaj de la romiaj popolaj tradicioj estus fiksintaj la memorigon de la naskiĝo de Jesuo en la antikvaj festoj dediĉitaj al Saturno, nome la Saturnalioj, eble pro tio ke ili signis la finon de tempa ciklo, kaj ankaŭ pro tio ke la karakterizo de la Saturnalioj estis la portempa abolicio de la sociaj diferencoj kaj la insersigo de la roloj inter sklavoj kaj mastroj. Tamen...

Laŭ iuj atuduloj, ĉikaze, la dato de 25 de decembto povus almenaŭ alproksimiĝi al tiu vera kalkolita danke al la kalendaro de Qumran kaj al la malkovro de Libro de la Jubileoj (2-a jarcento a.K.).[11]

Inter la pergamenoj kaj papirusoj de Qumran, iuj preskaŭ integraj, ĉeestas unu (de la Libro de la Jubileoj) kiu informas pri la vicoj de la 24 klasoj de sacerdotoj kiuj prestis semajnan deĵoron ĉe la Templo de Jerusalemo. Nun, ni scias el la Evangelio ke Zakario, patro de Johano la Baptisto, apartenis al la klaso de Abia kaj ke kiam okazis lia vico eniri la Sanktejon de la sanktaĵoj al li aperis la ĉefanĝelo Gabrielo, kiu al li antaŭanoncis la naskiĝon de filo. Nu, estis kalkulite ke la klaso de Abia duvice deĵoris ĉiujare, unufojon ekde 24-a al la 30-a de marto kaj la alia ekde 24-a al la 30-a de septembro. Se oni aldonas naŭ monatojn al tiu lasta periodo, oni proksimume atingas la 24-an de junio, tago en kiu oni unuanime celebras la naskiĝon de la Johano la baptisto. Ĉiam el la Evangelio oni scias ke la sama ĉefanĝelo prezentiĝis al Maria de Nazareto kaj al ŝi diras ke ŝia kuzino Elizabeto, edzino de sacerdoto Zakario, estas graveda jam al la sesa monato. Ses monatoj ekde la 24-a de junio kaj oni alvenas al la 25-a de decembro vĉirkaŭ. El tio estis kalkultaj ĉiuj ceteraj datoj de la historio de la Elaĉetinto, same kiel tiu de la Anunciacio-enkarniĝo (la 25-a de marto). Vere, la sacerdota klaso de Zakario deĵoris ankaŭ fine de marto, sed oni deduktos ke la paŝtistoj de nigraj ŝafoj vintre garde deĵoris kaj okazas ke krucigante ĉiujn datenojn kaj informojn ke oni atingas la veron. Kaj, do, ĉu eblas ke paŝtistoj gardus la la gregon plennokte plenvintre? Eblas ĉar ero da ŝafoj devis restadi ekstere de la vilaĝo. Fakte, la Talmudo informas ke ekzistis tri tipoj de bestoj: tiuj tute blankaj kiuj povis eniri eĉ la Sanktan Urbon, kaj tiuj makulitaj kiuj povis nur haltadi ĉe la urbaj muregoj, kaj la tute nigraj al kiuj estis malpermesite ĉion tion ĉar statute kaj leĝe malpuraj. Do eblas ke tiuj "iuj paŝtistoj kiuj, kamploĝante, gardis la tutan nokton sian gregon” plenvintre (Lk 2, 8). Eblas kaj do la 25-a de decembro ne estas kaprica aŭ ruza dato, sed probable historia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilhelm Schneemelcher, Robert McLachlan Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and related writings, Westminster John Knox Press, 2003, ISBN 0-664-22721-X, p. 65.
  2. Dario Bazec, La cronologia dei Vangeli secondo il calendario ebraico, Edizioni "Italo Svevo", Trieste, 2001.
  3. Laŭ Joseph F. Kelly "in 336 the local church at Rome proclaimed December 25 as the dies natalis Christi". La sama aŭtoro precizigas ke “the document containing the affirmation of December 25 as the ‘dies Natalis Christi’ in 336 is called “The Cronograph of 354” (vidu: Joseph F. Kelly, "The Origins of Christmas", p. 64)
  4. Bruce David Forbes precizigas ke la “Kronikisto” estis kompilita en 336.
  5. Por aliaj, sed aludantaj, koncernaj bibliaj pasaĵoj, oni vidu Jesajan (60, 6}}. La mirho estis la precipa elemento de la oleo (Eliro 30, 23).
  6. CVidu: Luigi Moraldi, Tutti gli apocrifi del Nuovo Testamento. Vangeli, 1994, p. 31: pri la apokrifaĵoj, "la rektaj historia valoro (nome rilate al Jesuo kaj al la Eklezio de la originoj) estas, ĝenerale, tre malgranda kaj ofte nula".
  7. Geno Pampaloni, La fatica della storia, en I Vangeli apocrifi, a cura di Marcello Craveri, 1969, p. XIII-XXVIII, specife: "La rakonta materialo (de la apokrifoj) estas tre riĉaj je romaneska koloro, kvazaŭ antikva fabelo... la miraklo, kiel okazas en verkistoj intime senaj je fantazio, estas ĉiame enscenegita, kaj miksas preskaŭ senoportunan ilustraĵon al malkonsista realismo de scenoj. Temas pri miraklo kiu alestigas kun sentrankvila aŭtomatismo, pena, sen alia signifo ol ĝia sama eksterordinareco. Ili ne havas spiritan akcenton, sed nur la pezon, aboluta, de la Povo" (p. XVII); "Malantaŭ la apokrifoj oni sentas la senprudencan alkrociĝon al la alproksimeco, la senpaciencon de la mirindaĵo, en fido kiu sin prezentas kiel amo" (p. XXVII).
  8. Pri la temo de la limigoj de la fontoj de la antikva mondo oni vidu: E.P. Sanders. "The Historical Figure of Jesus", 1993).
  9. Inter ili, Alfred Loisy, Ernesto Buonaiuti, Hans Küng, Rudolf Bultmann, Dietrich Bonhoeffer, John Paul Meier...
  10. Vidu. Mauro Pesce, en "Inchiesta su Gesù", Mondadori, 2006, p. 10. La aŭtoro indikas Nazareton naskiĝo-lokon, citante ĉiukaze ankaŭ Betlehemon surbaze ĝuste de la evangeliaj tekstoj.
  11. (Cantagalli, 2008).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luigi Moraldi, Tutti gli apocrifi del Nuovo Testamento. Vangeli, 1994.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]