Baziliko de la Naskiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Centra navo de la Baziliko de la Naskiĝo

La Baziliko de la Nakiĝo estas paleokristana baziliko de Bet-Leĥem starigita en la loko kie antikva tradicio memorigas la naskiĝon de Jesuo. Ĝin konsistigas per la kunigo de du preĝejoj kaj la kripto, nome la Groto de la Naskiĝo, kiu estas la groto kaj la preciza loko en kiu Jesuo naskiĝus.

En junio 2012, la Baziliko de la Naskiĝo estis enigita en la liston de la monda heredaĵo de la homato de UNESKO, laŭpete de la Ŝtato de Palestino.

La Baziliko de la Naskiĝo estas unu el la precipaj sanktaĵoj celataj de pilgrimuloj vizitantaj la Sanktan Landon, kune kun la Baziliko de la Anunciacio de Nazareto kaj la Baziliko de la Sankta Tombo de Jerusalemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la ribelo de Bar Kokhba, imperiestro Publio Elio Trajano Hadirano ekis en Palestino subpremon akompanatan de disvastigo de kultoj de la romia religio. En tiu kunstekto estas kunigebla, laŭ informoj de la Sankta Hieronimo, la starigo, post 135, de arbaro konsekrita al la dio Adoniso, sur la loko kie la unuaj kristanoj religie festi la naskiĝon de Jesuo[1].

Ĉirkaŭ 330, iniciate de la imperiestro Konstantino kaj de la Aŭgusta Helena, komenciĝis la konstruo de la nuna baziliko.[2]. La restaŭraj kaj pliampleksigaj laboroj komenĉiĝis en la 4-a jarcento iniciate de la imperiestro Justiniano la 1-a, post la detruo okazigita de la ribelo de Samarianoj. [3] Tiam estis altigita la pavimo je ĉikaŭ unu metron kaj aldonita la nartekso.

En 614 la baziliko sukcesis sin savi el la detruo de la invadantaj persoj[4] danke al la ĉeesto, sur la fronto de la templo, de la reprezentado de la Tri Reĝoj forĝitaj laŭ la nacia persa kutimo.</ref>

La establo poste trovis indulgon ankaŭ dum la araba invado kaj, laŭlonge de la tempo, la baziliko estis plietendita per la konstruo de novaj kapeloj kaj apudaj monaĥejoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Plano de la Baziliko.

Origine, ekstere de la strukturo ĉeestis korto tra kiu oni eniris atrion, konsistigitan per kolonoj kaj navoj vastaj apenaŭ kvarane kompare kun tiuj de la baziliko. La korto, tre vasta, utilis kiel haltejo-ripozejo por la pilgrimuloj; pro tio en ĝi oni aranĝadis malgrandan merkaton.

La baziliko estas longa 53,90 metrojn, larĝa 26,20 metriojn en la 5 navoj (en la transepto, male, ĝi larĝas 35,82 metrojn). Ĝis kiam la pilgrimuloj estis tre nombraj, kiel laŭlonge de la tuta 4-a jarcento, kiam la kristana komunumo de Palestino estis malgranda, ne alestiĝis problemoj pro manko de spaco.

La liro al la baziliko estas konsentita nur tra pordo, pli simila al baskoridoro, mallarĝa kaj malhalta, tielfarita por inviti la pilgrimulojn al la humileco kaj koncentriĝo. De la tri originaj pordoj restis nur tiu ĉar la aliaj du estis masonfermitaj.

Volbo kun la truo per kiu oni rigardas la Groton de la naskiĝo.

Super la Groto de la naskiĝo, en la orienta flanko de la baziliko, oni situigis oktangulan konstruaĵon altigitan je tri ŝtupoj, la martyrium (loko entenanta la memoraĵojn de la memorigito). Centre de la oktangulo, situas balustrado el kiu, se oni eklkiniĝas, videblas ampleksa cirkla truo; la truo, aranĝita en la volbo de la Groto de la Naskiĝo, permesas al la vizitantoj rigardi enen. La porceremonia altaro probable estis origine malmulte fore de la oktangula konstruaĵo, en la centra navo, por ligi, kiel en la Baziliko Sankta Petro de Romo, martyrium kaj bazilikon.

La groto de la Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Loko indentigita kiel tiu de la naskiĝo de Jesuo.

Flanke de la centra absido du ŝtuparoj ebligas la descendon al la Groto de la Naskiĝo, oktangula kripto longa 12,3 kaj larĝa 3,5 metriojn. En ĝi evidentiĝas du disigitaj zonoj:

  • la loko en kiu, laŭ la kristana tradicio, estus okazinta la naskiĝo de Jesuo; la punkto estas simbole signita per arĝenta stelo ĉirkaŭ kiu estas gravurita, latinlingve, la frazo: «Ĉi tie el la Virgulino Maria naskiĝis Kristo Jesuo»[5]. Supre de la stelo pendas du lampoj.

La ekskluziva proprieto de la groto, same kiel de la tuta baziliko (escepte de spaceto rezervita al la Armena Apostola Eklezio) apartenas al la Greke Ortodoksa Eklezio.

  • La loko en kiu situis la kripo en kiu Maria estus demetinta la infanon Jesuon post la naskiĝo[6].

La ekskluziva proprieto de tiu ero de la groto estas de la franciskana ordeno de la Gardejo de la Sankta Lando.[7]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giuseppe Ricciotti, Vità di Gesù Cristo, Mondadori, 1962, nota 1, §244
  2. La konstruaĵo spertis diversajn stadiojn de starigado. En Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù Cristo, Mondadori, 1962, §244, estas laŭorde indikata kiel ordono por la konstruo de la baziliko la dato 325 kaj estas citita pilgrimulo de Bordeaux kiu havis okazon ĝin vidis en 333. La slipo "UNESKO" [1], male, indikas 339.
  3. Bargil Pixner, "Paths of the Messiah. Messianic Sites of the Early Church from Galilee to Jerusalem", Ignatius Press, 2010, paĝoj 12-13.
  4. Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù Cristo, Mondadori, 1962 §244.
  5. "Hic de Virgine Maria Jesus Christus natus est". Vidu: Bargil Pixner, "Paths of the Messiah. Messianic Sites of the Early Church from Galilee to Jerusalem", Ignatius Press, 2010, paĝo. 16.
  6. Bargil Pixner, "Paths of the Messiah. Messianic Sites of the Early Church from Galilee to Jerusalem", Ignatius Press, 2010, paĝo.16.
  7. Firmano establis, en 1853 epoke de la Otomana Imperio, la rajtojn, devojn, previlegiojn kaj la titolojn de proprieto de la diversaj eklezioj kiuj gardas la sanktajn lokojn. Tiu «statu quo», ĉiam valida, estas garantiata per la traktato de Berlino 1878, kiun konfirmis ankaŭ la nova ŝtato de Israelo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • U. Lorenzetti, Belli Montanari, L'Ordine Equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme. Tradizione e rinnovamento all'alba del Terzo Millennio, Fano (PU), settembre 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]