Kristana Esperantista Ligo Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) estas la organizo de esperantistaj protestantoj, kunlaboranta kun UEA, fondita en 1911 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.

KELI konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la protestanta eklezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj kaj Baptistoj, sed ankaŭ kelkaj katolikoj kaj ortodoksuloj membras en ĝi.

La celo de KELI estas krei efikan kunlaboron inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo. Oni klopodas atingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj protestantaj organizaĵoj, per eldonado de internacia ligorgano, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp.

En 2005 KELI havis 500 membrojn. Prezidanto estis Philippe Cousson. La organo Dia Regno aperas sesfoje jare.

Historio

La protestanta Esperanto-movado komenciĝis en 1907, kiam barono W. von Starck, Ĝenevo, publikigis artikolojn pri Esperanto en germanaj protestantaj gazetoj. En februaro 1908 inĝeniero Paul HÜBNER ekeldonis regule presitajn raportojn, kiujn anstataŭis ekde 1909 la Esperanta organo de la KAJV (Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj): Dia Regno.

En la UK 1911 la kunveno de protestantaj Esperantistoj decidis fondi protestantan Esperantistan ligon, kaj dum la UK 1913 la fakkunsido konfirmis la plenan konstitucion de KELI, kies organo nun estis Dia Regno. Dum la Unua mondmilito KELI ĉesigis la agadon. Nur en la UK 1928 la laboro denove komenciĝis. Per vigla kunlaboro la ligo en Nederlando denove travivis rapidan kreskadon. La centra oficejo estis en Germanujo.

KELI organizas ĉiujarajn kongresojn – Kongreson de KELI ekde 1999 alterne kun Ekumena Esperanto-Kongreso.

La kongresoj de KELI ekde 1985

  • 1985 - Augsburg, Germanujo (Ekumena Kongreso)
  • 1986 - Rouillé, Francujo
  • 1988 - Jyväskylä, Finnlando
  • 1989 - Annan Court, Britujo (Ekumena Kongreso)
  • 1990 - Le Louverain, Svislando
  • 1991 - Jönköping, Svedujo
  • 1992 - Velence, Hungarujo (Ekumena Kongreso)
  • 1993 - Viviers, Francujo (Ekumena Kongreso)
  • 1994 - Gostyń, Pollando (Ekumena Kongreso)
  • 1995 - Kaunas, Litovujo (Ekumena Kongreso)
  • 1996 - Szombathely, Hungarujo (Ekumena Kongreso)
  • 1997 - Graz/Zalaegerszeg, Aŭstrujo/Hungarujo
  • 1998 - Nantes, Francujo (Ekumena Kongreso)
  • 1999 - Gliwice, Pollando (Ekumena Kongreso)
  • 2000 - Janské Lazné, Ĉeĥujo
  • 2001 - Zagreb, Kroatujo (Ekumena Kongreso)
  • 2002 - Berekfürdö, Hungarujo
  • 2003 - Rimini, Italujo (Ekumena Kongreso)
  • 2004 - Bystrice pod Hostynem, Ĉeĥujo
  • 2005 - Piliscsaba, Hungarujo (Ekumena Kongreso)
  • 2006 - Strážné, Ĉeĥujo
  • 2007 - Pelplin, Pollando (Ekumena Kongreso)
  • 2008 - Prybilina, Slovakujo
  • 2009 - Wrocław, Pollando (Ekumena Kongreso)
  • 2010 - Beregdaróc, Hungarujo
  • 2011 - Podebrady, Ĉeĥujo
  • 2012 - Zöblitz, Germanujo
  • 2013 - Svitavy, Ĉeĥujo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj