Uzanto-Diskuto:Theomanou

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Theomanou!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi . Bienvenue et bons apprentissages en espéranto. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 19:02, 7 Jul. 2012 (UTC)

Dankon ! --Theomanou (diskuto) 08:21, 9 Jul. 2012 (UTC)

bonvenon![redakti fonton]

Saluton Emmanuel! Vi rimarkinde bone scipovas la lingvon por komencinto en julio - gratulon! ĉi-sube troviĝas eta korekto de via uzanto-paĝo: CITAĴO
Saluton al ĉiuj !

Mia nomo estas Emmanuel kaj mi eklernis esperanton en julio. Mi estas 23-jaraĝa, kaj mi estas Franco. Mi studas teologion en la fakultato de protestanta teologio de la Universitato de Strasburgo (Francujo). Mi specialistiĝas pri historio de mezepokaj kristanismo kaj teologio. Vi povas havi pli da informoj en mia TTT-ejo (http://emmanuel-wald.pagesperso-orange.fr). Por kontakti min, vi povas uzi mian francan paĝon. Ne hezitu korekti min, mi ne konsideros tion malbona!

Vi povas havi kelkajn informojn pri mi, rigardante la postajn uzantoskatolojn:

FINO DE CITAĴO
Ĉion bonan! --Dominik (diskuto) 09:50, 12 Nov. 2012 (UTC)

Dankon ! Mi ŝanĝis mian personan paĝon laŭ viaj konsiloj.
Theomanou (diskuto) 09:57, 12 Nov. 2012 (UTC)
Post pripenso, "subajn" eble estus pli bone ol "postajn" - nu tio estas detaleto. Aliflanke vi povas trovi flagon de Alzaco en http://commons.wikimedia.org/wiki/Alsace aŭ en artikolo Alzaco. --Dominik (diskuto) 10:32, 12 Nov. 2012 (UTC)

Mi korektas la artikolon 4X (ludo). Tie mi korektis eksplorado al esplorado kaj partio al matĉo. Vidu partion en PIV ekzemple.--kani (diskuto) 01:15, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon, @Kani! Mi ja tradukis ĝin iom rapide, mi vidis ke mi faris multajn stultajn erarojn! Mi volis reveni al tiu artikolo kelkajn tagojn post mia lasta redakto por ĝustigi ĝin, sed forgesis. Do ankoraŭfoje dankon!
Tamen «esploro» ne estas la ĝusta vorto ankaŭ. «Esploro» estas intelekta laŭ la PIV; la angla explore celas la fizikan malkovradon de la mondo. Antaŭ ol trovi vorton pli fidelan, mi ŝanĝos la nesciencitemajn «esplor/» al «malkovr/», sciante ke tiu vorto ankaŭ ne plene taŭgas.
Pri «matĉo» nun, mi ne multe ŝatas tiun vorton, kaj neniam vidis ĝin en videoluda ĉirkaŭaĵo. «Partio» en tiu senco ankaŭ ekzistas en la PIV, kaj estas pli facile eldirebla kaj komprenebla ol «matĉo». Sed estas detaleto, mi nenion ŝanĝos.
--Theomanou (diskuto) 05:51, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton. Ne estas granda diferenco inter esploro kaj malkovro, nur ke unua estas serĉo kaj la dua trovo. Tio havas sencon, sed tute ne eks-plori. Pri partio, vi pravas, mi tute eraris, ĉar mi vidis nur la kvar ĉefajn signifojn kaj kiam mi alvenis al la kvina mi vidis teknikan simbolon kaj eĉ ne legis ĝin. Ja kartoludo estas kiel videoludo, kaj tiu vorto pli taŭgas ol matĉo, kiu uzatas ĉefe por fizikaj sportoj. Se vi revizios la artikolon, indas rekorekti tion kaj pardonon ĉar mi estis tro rapida.--kani (diskuto) 09:46, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Pardonu min, kara amiko, sed mi ne pensas ke «esplor/» kaj «malkovr/» ne havas grandan diferencon. Elektante la vorton «eksplor/» por traduki explore, mi faris du erarojn: unue, la plej stulta, ĉar la vorto tutsimple ne ekzistas; due ĉar uzi «esplor/» en tiu okazo estas laŭ mi anglismo. Oni povas malkovri kvazaŭ ĉion: teritorion, teĥnologion, objekton, personon, oni povas uzi tiun vorton ĉu alegorie ĉu ne, sed esploro nur povas esti intelekta, scienca. Oni ne esploras novan kontinenton, ekzemple. --Theomanou (diskuto) 08:15, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 14:00, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdonis mi! :-) --Theomanou (diskuto) 18:58, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi forigis averton pri malneŭtraleco, ĉar ĝi ne estis klarigita en la koncerna diskutpaĝo.--kani (diskuto) 14:45, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Reĝlando Kastilio‎[redakti fonton]

Saluton, Mi ĵus vidis, ke vi kopiis enhavon el Reĝlando de Kastilio‎ al Reĝlando Kastilio‎. Pro la licenca afero mi ĵus faris veran alinomadon, ĉar provizore necesis forigi la ĝuste titolitan paĝon, ĉar ĝi malhelpis la alinomadon. Bonvolu estonte peti administranton, se alinomado ial ne funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 31 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Dankon pro la klarigo! Mi ja tion faros estontece. --Theomanou (diskuto) 13:22, 31 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Administranta baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:07, 4 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:37, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

@Kani:, dankon pro la informo! Mi provos baloti. --Theomanou (diskuto) 14:17, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Theomanou, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]