Kritiko en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kritiko en Esperanto. En Enciklopedio de Esperanto (1933) György Karczag (Georgo KARCZAG) donas jenan historion de la recenzistiko en Esperanto:

La historia evoluo de la recenzo reprezentiĝas per la gvidprincipoj de la tri ĉefaj recenzologoj.

H. Aspremont (16-a jarcento): „La recenzo estas superflua kaj malutila akcesoraĵo de l' literaturo, ĝia parazito.“

Hippolyte Adolphe Taine (1828-1893): „Recenzi estas nepre necese. La tasko de l' konstrua kritiko estas klarigi la jam ekzistantan literaturon, evoluigi la verkistojn kaj tiel plibonige efiki je l' estiĝantaj verkoj.“

Oscar Wilde (1854-1900): „Kritiko estas arto potencumita, ĉar dum la materialo de l'arto estas la naturo, tiu de l' kritiko estas la arto mem.“

Antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj tri principoj respeguliĝas ankaŭ en la Esperanta recenzo, kiel evoluogradoj. Antaŭ la unua mondmilito la recenzo preskaŭ tute mankis en Esperanto. La bibliografian rubrikon en la gazetoj „La Revuo“ kaj „Lingvo Internacia“ gvidis brilaj nomoj kaj bonaj plumoj: Cart, Bourlet, Noël, Ned Katrin (tre sprita kronikisto de kongresoj), Paŭlo Lengyel, Corret ktp., sed ili tute ne faris al si la penon skribi verajn recenzojn, iliaj skribaĵoj konsistis en laŭda saluto al la „pliriĉigo de nia literaturo“ kaj en prilingva kritikado koncernanta preskaŭ ekskluzive la gramatikon kaj la vortaron. Kelkaj pli diligentaj recenzistoj (ekz. Verto en „Esperanto“) fervoris pri la longa rakontado de l'enhavo. Vere valormezuranta kritiko, rigardanta la verkojn kiel artkreaĵojn, pritraktanta stilvalorojn, internan konstruon, esprimforton, la artistan individuecon de l' verkisto, serĉanta la adekvatan stilefekton en tradukoj - ĉio ĉi eĉ ĝerme ne ekzistis. Kaj ĝi ankaŭ ne povis ekzisti - por tio mankis loko en la gazetoj, mankis tempo kaj emo - estis la epoko de Aspremont.

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito montriĝas certa evoluo. En la recenzoj de Stroele (Esperanto), Butin (Heroldo_de_Esperanto|Heroldo), Banham (La Suda Kruco), oni jam klare vidas la tendencon: okupiĝi pri la literatura kaj stila valoro de l'verkoj. Sed aliflanke, en aliaj gazetoj daŭras plu la antaŭa stato, eble eĉ pli malbone: ia flankenparolemo, harfendado, virina kapricemo, trudo de personaj (ofte ne ĝustaj) opinioj karakterizas multajn recenz-rubrikojn.

Apartan lokon okupas de komence Kalocsay en Literatura Mondo. En liaj recenzoj (aperintaj ofte sub la pseŭdonimoj Kopar aŭ -y) la estetikaj vidpunktoj iĝas estrantaj, la unueca starpunkto de l'kritikisto esprimiĝas en ĉiu juĝo, la lingva kaj stila kritiko estas severa, sed neniam harfenda, ĉiam instrua, neniam persona: oni vidas la konsekvencan klopodon por la konstruo de literatura stilo (legu la recenzojn pri Natan la Saĝulo, Idoj de Orfeo, Reĝo Lear, Saltego trans jarmiloj ktp.). En Literatura Mondo aperis ankaŭ la literaturaj studoj de Hohlov, kiu per ili iĝis iniciatinto de la kritika eseo. En la "International Language" la delikata valortrovemo, belamo kaj certa juĝkapablo de Newell (pseŭdonimo Eleno Vinfero) ekfloris en mallongaj, sed trafaj kaj leginspiraj recenzoj. Samloke recenzis Sturmer: subjektiva, kelkfoje malcerta kaj iom kaprica, sed ofte sagaca kaj sprita. Johnson skribas koncize kvazaŭ kundensigante paĝojn en unu linion sed liaj frazoj ĉiam trafas, kvazaŭ martelo najlokapon. En la dua periodo de Literatura Mondo, la recenzoj de Waringhien distingiĝas per larĝa kulturo, delikata kompreno pri stilvaloroj kaj formproblemoj. Samloke Totsche, kun siaj severaj principoj estetikaj, prefero al intelektaj valoroj, klopodo al absoluta, sentempa artperspektivo, ofte donas memstare ĝueblajn literaturaĵojn; skribinte la unuan memstaran kritikan libron (De paĝo al paĝo, 1932), li fariĝis ekiriginto de la tria periodo: kritiko kiel arto memstara.

Recenzistoj, krom la menciitaj: Nekrasov, Barthelmess kaj Emba (La Nova Epoko), Weinhengst (La Socialisto) okupiĝantaj precipe pri la sociala tendenco de la verkoj kaj aŭtoroj; Major (Oomoto): vastaj recenzoj, sed ofte longa rajdado sur „amata ĉevaleto“; Karl Minor (Germana Esperantisto), same, sed en recenzoj mallongaj; T. Jung (Heroldo), malofta recenzanto, sed klarvida kaj klarjuĝa rekonanto; Szilagyi (Literatura Mondo): iom senpacienca kaj subita, sed kun oftaj ekbriloj de sprito; Lejzerowicz (Literatura Mondo): certa gusto, objektiva juĝo. Jaume Grau Casas (Kataluna Esperantisto): entuziasma adepto de poezia belo. Krome sennombraj recenzantoj funkcias en diversaj gazetetoj, sed ili ne disvolvis individuecon sufiĉan por esti karakterizataj.

Samloke aperis noto de M. C. Butler (1933): La artikolo estas tro unuflanke prezentita: en sia entuziasmo pri unu flanko oni forgesas esti justa al la alia. Oni povas ja diri, kaj vere, ke en la unua periodo grandparte mankis verkoj originalaj. Pro tio, oni emis ne kritiki la originalan klasikan aŭtoron, kies verkon oni tradukis, sed pli atenti la stilon de la tradukinto, kaj la ĝustecon de la traduko, eĉ la gramatikan ĝustecon. Kaj tio, aparte en la unua stadio de la lingvo, estis aparte grava, kaj ĝuste tion la legantoj deziris legi. Nuntempe, kiam oni pli multe verkas originale, kaj kiam la verkoj estas pli ampleksaj, estas pli da ebleco kaj motivo kritiki la verkon mem.

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1999 aperis la verko de Karolo Piĉ "Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto" (Saarbrücken: Iltis), fintajpita jam en 1976. Ĝi estas la plej ampleksa literatur-scienca verko ĝis nun aperinta en Esperanto kaj listigas postulojn por adekvataj recenzoj laŭ hodiaŭaj atendoj. Ĝi tamen ne okupiĝas pri la historio de la recenzistiko en Esperanto.

Bibliografion de recenzoj publikigis Esperanto-Centro Paderborn en 1989 (40 p.). La bibliografiajn indikojn de pli ol 900 recenzoj oni trovas en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA).