Kromacio el Aquileia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKISTOJ
“KROMACIO EL AQUILEIA”
nome = Kromacio
naskiĝodato = duone de la 4-a jarcento
naskiĝoloko = Aquileia
mortodato = komence de la 5-a jarcento, eble en 408
Morto loko = en Grado, fuĝante pro invado de Visigotoj religie inklinaj al arianismo
precipa digneco = Episkopo-Patriarko de Aquileia
doktrina aktiveco = defendanto de la dieco de Jesuo kontraŭ arianoj
venerita kiel sanktulo = en la Katolika Eklezio
ŝatata kiel latina Patro de la Eklezio
eventoj politikaj = du militoj inter la du romiaj imperiestroj, pluraj barbaraj invadoj

Kromacio el Aquileia naskiĝis el kristana familio. Amiko de Sankta Hieronimo, Kromacio estis elstarulo de la ortodoksio, engaĝiĝinta kontraŭstari arianismon, doktrino konsiderita hereza fare de la katolika eklezio.

Ankoraŭ simpla pastro li estis ŝarĝita de sia episkopo partopreni en la grande partoprenata kaj tre influonta koncilio de Aquileia [1] (381), en kiu li protagoniste aktivis antaŭ 35 episkopoj el la tuta Friulilando, el la landolimoj de Afriko, el valoj de Rodano kaj el la tuta “deka regiono”, el Norda Italio. Tiam la Akvileja eklezio jurisdikciis sur vastega teritorio komprenanta venetajn landojn, Aŭstrion, Bavarion, Svislandon, Slovenion, teritoriojn banatajn de la Alta Adriatika Maro: ĉiuj eklezioj preferis komuniki kun ĝi.

Laŭ Hieronimo, Kromacio kaj sankta Eŭsebio el Verĉelo estis fratoj per sanga ligo ne malpli ol per idento de idealoj (Ep. VIII).

Skribaj verkoj de Kromacio[redakti | redakti fonton]

Estis zorgita kolekto de la latinlingvaj verkoj de Kromacio per teksta rekonstruo de Joseph Lemarié kaj Raymond Etaix, en kiu la aŭtoro dokumentas sian pastoralan aktivecon (kvardek predikoj) kaj transdonas ritojn kaj tekstojn de liturgio de Aquileia, kaj komentas la evangelion laŭ Mateo, kiu eble restis nekompleta.

Influoj aziaj en la liturgio de Aquileia[redakti | redakti fonton]

El la atestaĵoj de Kromacio ĉerpeblas tri malsamaj influoj devenintaj el Malgrandazio en la Akvileja liturgio, kiuj pensigas ke en Akvilejo agadis aziaj misiistoj:

  • la antaŭbapta rito de la piedlava ceremonio (dum en Milano, laŭ la Ambrozia Rito, ekzemple, ĝi okazados postbapte), poste farita rito de la Sankta Ĵaŭdo. La piedlavo estas raportita nur en la evangelio laŭ Johano kiu estas esprimo de la Johanaj Eklezioj, nome de la Aziaj Eklezioj.
  • la pasko estis imagita kiel ideala ripetado de la pasiono de Jesuo sed samtempe kiel akcentado de ĝia simbolo de paska ŝafido venkanto de la morto: pro tio oni celebradis la paskon ĝuste la 14-an de Nisam laŭ la preciza dato de la hebrea tradicio (pro tio la adherantoj al tiu liturgio estis epitetataj “dekkvaranoj”). La homologadon de la azia tradicio kun la “dimanĉa” Pasko establos la Unua Koncilio de Niceo 325.
  • sekvante la antikvan grekan tradicion de Smirno, konita pere de Sankta Ireneo el Liono, Kromacio modifas la bestan simbolismon de la evangelio, identigante Sanktan Johanon kun la leono anstataŭ ol kun sankta Marko (evangeliisto), kaj tiun lastan kun la aglo. Sankta Johano, sekve, Sankta Hieronimo revenigas al la antaŭa okcidenta tradicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉu Akvilejo? Sed en Vikipedio jam aperas esperantigita per Aquileia

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cromazio di Aquileia (san), Trattati sul Vangelo di Matteo [vol_4.2], Città Nuova, 2005 - 576 paĝoj
  • Fortunaziano, Cromazio di Aquileia (san), Commento ai vangeli. Sermoni [vol_4.1], Città Nuova, 2004 - 240 paĝoj
  • Cromazio di Aquileia (san), Commento a Matteo, Città Nuova, 1990 - 444 pagine
  • Cromazio di Aquileia (san), I sermoni, Città Nuova, 1989 - 256 paĝoj
  • Cromazio di Aquileia (san), Commento al Vangelo di Matteo [vol_2] /..., Città Nuova, 1984 - 264 paĝoj
  • Cromazio di Aquileia (san), Commento al Vangelo di Matteo [vol_1] /..., Città Nuova, 1984 - 328 paĝoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]