Kuba kahelaro
El Vikipedio
| Kuba kahelaro | |
| Plia nomo | Kuba ĉelaro |
Latera kadro |
|
| Speco | Regula kahelaro de eŭklida 3-spaco Hiperkuba kahelaro |
| Vertica figuro | Okedro |
| Bildo de vertico | |
| Simbolo de Schläfli | {4,3,4} t0,3{4,3,4} {4,4} x {∞} {∞} x {∞} x {∞} |
| Figuro de Coxeter-Dynkin | |
| Edroj | Kvadrato {4} |
| Ĉeloj | Kubo {4,3} |
| Ĉeloj ĉirkaŭ latero | 4 kuboj {4,3} |
| Edroj ĉirkaŭ latero | 4 kvadratoj {4} |
| Ĉeloj ĉirkaŭ vertico | 8 kuboj {4,3} |
| Edroj ĉirkaŭ vertico | 12 kvadratoj {4} |
| Lateroj ĉirkaŭ vertico | 6 |
| χ | 0 |
| Geometria simetria grupo | grupo [4,3,4] |
| Propraĵoj | Vertico-transitiva, latero-transitiva, edro-transitiva |
| Duala | Mem-duala |
La kuba kahelaro estas la sola regula kahelaro de eŭklida 3-spaco. Ĝi estas analogo de la kvadrata kahelaro de la eŭklida ebeno, kaj ero de diversdimensia familio de hiperkubaj kahelaroj.
Ĝi estas unu el 28 konveksaj uniformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.
Kvar kuboj estas ĉirkaŭ ĉiu latero, kaj 8 kuboj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝi estas mem-duala kahelaro.
Ĝi estas simila al la regula 4-hiperkubo kiu ekzistas en 4-spaco kun 3 kuboj ĉirkaŭ ĉiu latero, kaj al la ordo-5 kuba kahelaro de hiperbola 3-spaco kiu havas 5 kubojn ĉirkaŭ latero.
Uniformaj kolorigoj [redakti]
Estas granda kvanto de uniformaj kolorigoj, derivitaj de malsamaj simetrioj. Jen estas kelkaj spegule simetriaj kolorigoj:
| Figuro de Coxeter-Dynkin | Bildo | Koloroj (per literoj) |
|---|---|---|
| 1: aaaa/aaaa | ||
| 2: aaaa/bbbb | ||
| 2: abba/abba | ||
| 2: abba/baab | ||
| 4: abcd/abcd | ||
| 4: abbcbccd | ||
| 8: abcd/efgh |
Vidu ankaŭ [redakti]
- Kvaredro-okedra kahelaro - alternita kuba kahelaro
- Listo de regulaj hiperpluredroj
- Plurkubo - subaro de kuboj el la kuba kahelaro
Referencoj [redakti]
- H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8.
