Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikva templo, la Partenono en Ateno (Grekujo), klasika eŭropa simbolo por kulturo.

Kulturo (de la latina cultura, prilabori, zorgi, agrokulturo, kiu devenas de colere, loĝi, prizorgi, kulti) estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis, kontraŭe al la naturo, ne kreata de li. Kulturaj aĵoj estas ĉiuj transformoj de krudmaterialo, kiel en tekniko, arto, kuirado, vestaĵoj, sed ankaŭ juro, moralo, religio, ekonomio kaj sciencoj.

La signifo de kulturo ŝanĝiĝis en la daŭro de historio ree.[1]

Etimologio

La vorto kulturo devenas de la latina termino cultura, kiu mem devenas de la latina colere, prizorgi, kulturebligi, eduki. Ankaŭ la vortoj kolonio kaj kulto havas la saman devenon. Кulturo signifas en Esperanto, kiel ankaŭ en la germana ekzemple, kaj la prilaboron de la tero kaj la prizorgon de spiritaj aĵoj. La rilato al la tero troviĝas ĉefe en agrikulturo kaj agrokulturo.

Etimologie la latina vorto colere devenas de la hindeŭropa radiko kuel-, tio estas turn(iĝ)i, tiel ke la devena signifo rilatis eble al lerte okupiĝi.[2]

Diversaĵoj

Juan José Arreola iam diris: Кulturo estas ĉio kion ni faras nia. Alia aŭtoro, kiu pripensis la temon estis la franca Vercors en La malnaturitaj bestoj; laŭ li la homeco estas ribelo kontraŭ naturo. Z. Tišljar klarigas la kulturon tiel ĉi: Samkiel individuo konsistas el du bazaj partoj: materio (korpo) kaj spirito (konscio, agforto, scipensa funkciado, fantazio, kreiveco...) tiel ankaŭ grupo konsistas el du partoj: materio (la homoj kiuj al la grupo apartenas) kaj spirito (la ideoj, kolektivaj stiloj, komunaj pensproduktoj, artdirektoj, kutimoj...). Ĉi tiu spirita parto de grupo estas nomata КULTURO. Do la plej mallonga difino de la КULTURO estas: Kulturo estas spirito de grupo.


Кulturo estas ankaŭ la prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona. Same oni parolas pri kulturo, okaze de flegado pri vegetaĵo, besto aŭ homoj por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon: kulturo de legomoj, floroj; la fizika kulturo (gimnastiko).

Vidu ankaŭ

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri kulturo

Referencoj

  1. Alfred L. Kroeber und Clyde Kluckhohn trugen 1960 160 Definitionen von Kultur zusammen. Komparu Prof. Dr. Frank Heidemann: prelego 1, bazoj 1: Ethnologie als Wissenschaft vom kulturell Fremden, Ludwig-Maximilian-Universität München.
  2. Der Große Duden. Etymologie. Dudenverlag, Mannheim 1963, artikolo pri Кolonie.


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara