László Bódi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bódi
László Bódi en 2010
László Bódi en 2010
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1965 (1965-05-03)
en Uĵhorodo
Morto 11-an de marto 2013 (2013-03-11) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantistopianisto • kantotekstisto • komponisto
vdr

László Bódi [lAslo bOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bódi László estis hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, kantisto, tekstopoeto, orkestrestro). Lia moknomo estis Cipő (=ŝuo, ĉar lia unua ŝlagrorkestro estis Cipőfűző (=laĉo).

László Bódi[1] naskiĝis la 3-an de majo 1965 en Uĵhorodo (Sovetunio, nun en Ukrainio), li mortis la 11-an de marto 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bódi apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio. La familio vivis en vilaĝo Mali Hejivci, sed post unu jaron de naskiĝo de László ili lokŝanĝiĝis al Kisvárda (Hungario). László frekventis muzikan bazlernejon, poste gimnazion. En aĝo 14 li komencis verkadi ŝlagrotekstojn. Dum la gimnaziaj jaroj li fondis ŝlagrorkestron kun la supre menciita nomo Cipőfűző. En 1983 li translokiĝis al Budapeŝto, li plulernis kaj estis poŝtisto, sed li studis ankaŭ muzikon. En 1990 li fondis sukcesan ŝlagrorkestron kun nomo Republic. Li ricevis premion en 2010, poste kelkajn postmortajn. Li havis edzinon, kiu naskis ĝemelinojn, tamen Bódi vivis sen la familio.

Elektitaj ŝlagroj [1][redakti | redakti fonton]

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Marci öltözik
  • Repülő (kantisto Zsuzsa Koncz, 2013)
  • Szabadság

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

  • Jönnek a hadvezérek
  • Kicsi, gyere velem
  • Légy aki vagy

Komponaĵoj kun tekstoj[redakti | redakti fonton]

  • A 67-es út (1994)
  • Ha itt lennél velem (1994)
  • Szállj el, kismadár (1995)
  • Ha itt lennél velem (1994)
  • Ég és föld között (kantisto Zsuzsa Koncz, 1997)
  • Leveszem a ruhám (kantisto Edit Balázsovits, 2009)
  • Repül a bálna

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]