László Csíky (kuracisto)
László Csíky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1942 (81-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Albert Szent-Györgyi University of Medicine |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • kuracisto |
D-ro László Csíky [lAslO ĉIki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csíky László estas hungara kuracisto pri internaj malsanoj, skulptisto, sportisto.
László Csíky [1] naskiĝis la 18-an de junio 1942 en Szeged.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Csíky kreis skulptaĵon hejme jam en 1947. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1966. Post la diplomo li eklaboris komence en hospitalo de Szentes, poste ekster hospitalo en la sama urbo. Li estis ankaŭ martelĵetisto, poste trejnisto. Liaj skulptaĵoj plej ofte estas groteskaj karikaturoj. Li ricevis premiojn ekde 1993 (ankaŭ eksterlandajn).
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Szeged (1992, 1994)
- Parizo (1993)
- Budapeŝto (1994)
- Székesfehérvár (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Lieĝo (urbo) (1993)
- Ĝenevo (1996)
- Dubajo (2000)
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Dancisto
-
Nudulino