László Joós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Joós
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1944 (1944-04-20)
en Budapeŝto
Morto 3-an de majo 2023 (2023-05-03) (79-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Puskás Tivadar Távközlési Technikum • Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

László JOÓS [lAslO jOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Joós László estis hungara aktoro.

László Joós[1][2] naskiĝis la 20-an de aprilo 1944 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de majo 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Joós maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1962. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1967. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 1977 kaj 1979 li estis membro de Teatro Radnóti, poste de Teatro de Kecskemét. Ekde 1981 ĝis la pensiuliĝo li denove apartenis al Teatro Petőfi. Li ricevis valoran aktoran premion en 1978 kaj li ekhavis la titolon eterna membro de la Teatro Petőfi en 2002. Lia edzino naskis 2 filinojn, en 2001 li vidviĝis.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fügefalevél (1966)
  • Csillag a máglyán (1979)
  • Vadászat angolokra (2006) - barono Vén

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Máglyák Firenzében (1967) - Cambio
  • Gyémántok (1976)
  • Védtelen utazók (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]