La Défense (pariza metrostacio)
La Défense - Grande Arche | ||||
---|---|---|---|---|
Forir-flanka duon-stacio
| ||||
metrostacio • subtera stacio • fina stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Komunumo | Puteaux | |||
Geografia situo | 48° 53′ 31″ N, 2° 14′ 16″ O (mapo)48.8919344692342.2378827983308Koordinatoj: 48° 53′ 31″ N, 2° 14′ 16″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 2 | |||
Jara trafiko | 13 853 216 (2011) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 1-a de aprilo 1992 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 29-00 | |||
Metro-linio | ||||
Trajno-linio | ||||
Tramo-linio | ||||
Interkonektoj | ||||
Metro-linio | ||||
La Défense - Grande Arche (esperante: La Defendo - Granda Arko) estas stacio de la linio 1 de la Metroo de Parizo, situanta en Puteaux (Hauts-de-Seine).
La stacio
La stacio estis malfermita la 1-an de aprilo 1992 dum la plilongigo de la linio inter Pont de Neuilly kaj la kvartalo de La Défense.
Ĝi unue estis nomita « La Défense » poste « Grande Arche de La Défense » antaŭ ol alpreni sian aktualan nomon.
La RATP preferinte trapason sur Ponto de Neuilly surtere, malpli multekostan, ol trapaso sub la Sejno, la stacio Élysées La Défense, antaŭvidita ekde la 1970-aj jaroj de EPAD restis senutila.
La kajoj de la stacio enkadrigas tiujn de RER sed je nivelo -1 de interkonekta halo. Tiel, la 1-a subgrundo (kondukanta al kajo de RER) utilas kiel centra kajo de la stacio.
Oni ne konfuzu tiun stacion kun tiu de RER "Stacidomo La Défense (Grande Arche)", kiu havas tarifan zonon 3, dum la metrostacio havas urban tarifon.
En 2004, ĝi estis la dek unua stacio plej vizitata de la metro-reto, kun 12,81 milionoj da rektaj enirantoj[1]. En 2011, 13 853 216 vojaĝantoj eniris en tiun stacion[2].
Alirejoj
- Alirejo A Grande Arche
- Alirejo B Dôme
- Alirejo C Quatre Temps
- Alirejo D CNIT
- Alirejo E Parvis
- Alirejo F Calder-Miró
- Alirejo G Coupole
Interkonektoj
- RATP 73, 141, 144, 159, 174, 178, 258, 262, 275, 276, 278, 360 kaj Bb
- N24
- Veolia Transport La Boucle: linio 45
- Transport Val de Seine: linio 92.14
- Réseau de bus Express A14 (Transdev Houdan kaj Keolis): linio "La Défense - Mantes-la-Jolie"
- Réseau de bus Express A14 (Autocars Tourneux kaj Keolis): linio "La Défense - Orgeval - Verneuil-sur-Seine"
- Réseau de bus Express A14 (Autocars Tourneux kaj Keolis): linio "La Défense - Les Mureaux"
Proksime
- Granda Arko de La Défense, gastiganta parton de servoj de Ministerio pri ekologio, daŭripova evoluigo kaj energio
- "CNIT" (Centro de Novaj Industrioj kaj Teknologioj)
- Aferkvartalo de La Défense
- Komerca centro "Les Quatre Temps"
- Skulptaĵo La Dikfingro farita de César, sur aŭtoparko de hotelo apud CNIT
Bildgalerio
-
Vido de vitraj ŝovpordoj en la stacio
-
Vido de kajo kaj vojo sur la flanko finstacio.
-
Enirejo al stacio, sur orienta flanko, en interkonekta halo de stacidomo de la Défense
Referencoj
- ↑ france (PDF) Les Transports en commun en Chiffres en Ile-de-France, paĝo 16. Alirita 11 junio 2006..
- ↑ Entrants annuels provenant de l'extérieur de la station (voie publique, correspondances bus, réseau SNCF, etc.), en retejo data.ratp.fr. Alirdato 21 junio 2013.
Vidu ankaŭ