Lachen SZ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lachen
Blazono de Lachen
Vilaĝeniro de Lachen alvenante de Altendorf
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Koordinatoj  47° 11′ 29″ N 8° 51′ 24″ O / 47.19139 °N, 8.85667 °O / 47.19139; 8.85667 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 29″ N 8° 51′ 24″ O / 47.19139 °N, 8.85667 °O / 47.19139; 8.85667 (mapo)
Areo 5,19 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8853
Komunumkodo 1344
Mapo de Lachen
vdr

Pri la komunumo

Lachen estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 7579 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Lachen situas ĉe la suda bordo de la supra Lago de Zuriko. De la komunuma teritorio de 5,19 km² pli ol la duono, nome 54% apartenas al la Lago de Zuriko. Tra la komunumo fluas la rivereto Spreitenbach. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Wägitaleraa kiu elfluas el la lago Wägitalersee.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lachen limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al la urbo Rapperswil-Jona SG, en oriento al Wangen, en nordo al Galgenen kaj en okcidento al Altendorf.

Trafiko

De la stacidomo de Lachen ekzistas rektaj trajnkonektoj al Pfäffikon, Zuriko, Ziegelbrücke kaj Glaruso. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro.

Urba partnereco

Ek de la jaro 1965 Lachen flegas urban partnerecon kun la urbo Schramberg en Germanio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lachen datiĝas el inter la jaroj 1217 kaj 1222 kiel Lachun.[1]

Famuloj

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lachen

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: K. Michel: Lachen en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-11)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj