Lajos Jámbor
Lajos Jámbor | |
---|---|
Lajos Jámbor | |
Persona informo | |
Naskonomo | Frommer Lajos |
Naskiĝo | la 31-an de oktobro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Lajos Jámbor [lajoŝ jAmbor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jámbor Lajos estis hungara arkitekto, framasono. Lia origina familia nomo estis Frommer ĝis 1899.
Lajos Jámbor[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Jámbor devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József, poste li eklaboris apud Alajos Hauszmann, baldaŭ apud Ignác Alpár, fine ĉe Ödön Lechner. Inter 1897-1932 li havis komunan arkitekturan atelieron kun Zoltán Bálint (arkitekto). Jámbor aliĝis al la framasonoj en 1901.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj kun Bálint[redakti | redakti fonton]
- Parizo, hungara pavilono en la mondekspozicio (1899–1900)
- Satu Mare, hotelo (1899–1900)
- Budapeŝto, oficejo, nun ministerio pri eksteraj aferoj (1909–1914)
- Debrecen, departementa domo (1910–1913, vidu la foton!)
- Fiume kaj Liptószentmiklós gimnazioj (1913)
- Jászberény, altlernejo (1928)
- Monza, arkitekturaĵoj pri internaj spacoj en ekspozicio (1930)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo J, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio