Lajos Krasznai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Krasznai
Persona informo
Naskonomo Krausz Lajos
Naskiĝo 5-an de julio 1884 (1884-07-05)
en Budapeŝto
Morto 20-an de novembro 1965 (1965-11-20) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Lajos Krasznai [lajoŝ krasnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krasznai Lajos estis hungara skulptisto. Lia origina familia nomo estis Krausz [kraŭs] ĝis 1934.

Lajos Krausz[1] naskiĝis la 5-an de julio 1884 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Krasznai devenis el germana familio. Li studis en sia naskiĝurbo kaj Vieno. Liaj majstroj estis Béla Radnai (skulptisto), Ferenc Vasadi kaj Emil Schrödl. Inter 19031915 li studvojaĝis en Svislando, Italio, Francio, Belgio, en Munkeno li havis atelieron. Tamen interrompe li estis ankaŭ hejme. Li specialiĝis pri ekleziaj skulptaĵoj, pli malofte li kreis stukojn kaj restaŭris. Hejmenveninta li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li malfermis atelieron jam en Budapeŝto. Li konstante ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto. Li kreis centojn da skulptaĵoj por la eklezio, sed li kreis ankaŭ altarojn. Dum la socialismo li ne akceptis la instruan statuson, li volis plenumi nur ekleziajn mendojn. Lia ateliero ŝtatiĝis, poste li laboris kvazaŭ sekrete. Lia nomo forgesiĝis.

Liaj skulptaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]