Lenny Kravitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:37, 18 jan. 2014 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Lenny Kravitz
Lenny Kravitz en januaro 2011
Lenny Kravitz en januaro 2011
Bazaj informoj
Naskonomo Leonard Albert Kravitz
Naskiĝo 26-an de majo 1964 (1964-05-26) (59-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Edz(in)o Lisa Bonet
Ĝenroj vidu tekste
Profesio kantaŭtoro, kantisto, multinstrumenta muzikisto, muzikproduktisto kaj -aranĝisto
Aktivaj jaroj 1988 - nuntempo
Retejo lennykravitz.com
vdr

Leonard Albert "Lenny" Kravitz (naskiĝis la  26-an de majo 1964(nun 1964-05-26), do nun 59-jara) estas usona kantaŭtoro, kantisto, multinstrumenta muzikisto, muzikproduktisto kaj -aranĝisto, kiu vivas en Manhatano, Novjorko, Usono. Lia muzikstilo integrigas elementojn de rokmuziko, soulo, Ritmenbluso, funko, regeo, ŝtonroko kaj tradicia muziko. Krom kanti gvidvoĉe kaj fone, Kravitz ofte ludas gitaron, basgitaron, klavarojn, drumojn kaj aliajn frapinstrumentojn kiam li registras muzikaĵojn. Li konatas pro sia ellaborita sursceneja prezentado de kantaĵoj en koncertoj kaj simile atente faritaj muzikfilmetoj. Ekde la fino de la 2010-aj jaroj, li inter alie kunlaboras kun la sveda diskĵokeo Avicii.