Leono Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio Zamenhof

Parencaro de L. L. Zamenhof,
la iniciatinto de Esperanto

Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
(ĉiu ŝtupo de la listo egalas al unu generacio)


Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof.

Leono ZAMENHOF, (ps. Lozo, Zetel, Elzet), polo, d-ro, frato de Zamenhof, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Naskita 31-a de oktobro 1875 en Varsovio, mortis 7-a de februaro 1934 en Varsovio. Ampleksa faka verkado: ekz. „Historio de medicino“ kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo): E-isto de 1898. Partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka E-movado. Fondinto de ES „Konkordo“ en V. Kelkan tempon estis vicprezidanto de PES. L. K. kaj korespondanto de la Akademio, ĉefkunlaborinto de L. M. Red. de „P E-isto“, 1908-13. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: „Aspazio“ de Swietochowski; „Protesilas kaj Laodamia“ de Wyspianski; „Mia Liro“ (kolekto) kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj

Tomboŝtono de Leono Zamenhof

Rete legeblaj verkoj