Libera Demokrata Partio
| Libera Demokrata Partio | |
|---|---|
| Freie Demokratische Partei | |
| Estro | Philipp Rösler (ekde majo 2011) |
| Lando | |
| Fondiĝo | La 11-an de decembro 1948 |
| Ĉefa sidejo | Thomas-Dehler-Haus, Reinhardtstraße 14, D-10117 Berlino |
| Ideologio | Liberalismo, socialliberalismo, liberala konservatorismo |
| Junulara organizaĵo | Junge Liberale |
| Retejo | http://www.fdp.de |
La Libera Demokrata Partio (Freie Demokratische Partei, mallonge FDP) estas liberala partio en Germanio. Ĝi fondiĝis la 11-an de decembro 1948 en Heppenheim, kunligante variajn liberalajn partiojn el diversaj germanoj landoj kun parte pli ol centjara historio. FDP estis dum entute 42 jaroj (en koalicioj kun CDU aŭ SPD) unu el la regantaj partioj en Germanio, laste (sen interrompo) de 1969-1998, kaj ankoraŭ ek de la jaro 2009. La iamaj federaciaj ministroj por eksteraj aferoj Walter Scheel, Hans-Dietrich Genscher, kaj Klaus Kinkel membriĝas en FDP; ankaŭ la nuna federacia ministro en tiu fako, Guido Westerwelle, apartenas al tiu partio.
Du prezidentoj de Germanio, Theodor Heuss kaj Walter Scheel, estis resp. estas anoj de FDP.
La ĉefaj celoj de FDP estas la progresigo de la ekonomio i.a. per malaltigo de impostoj, simpligo de la imposta sistemo, privatigoj kaj malpliigo de subvencioj, kaj la protekto de la civilaj rajtoj.