Guido Westerwelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la FDP-gvidanto Guido Westerwelle en la antaŭbalota kampanjo de 2009

Guido WESTERWELLE [gido vestervele] (naskiĝis la 27-an de decembro 1961 en Bad Honnef proksime de Bonno) estas germana politikisto.

Li estis de 1994 bis 2001 ĝenerala sekretario kaj de 2001 ĝis 2011 prezidanto de la germania liberala partio FDP. Ekde la jaro 2006 li krome ankaŭ estis la prezidanto de la frakcio de sia partio en la germania parlamento Bundestag kaj tial gvidanto de la parlamenta opozicio. Post la balotoj 2009 li iĝis federacia ministro por eksterlandaj aferoj kaj anstataŭanto ("vic-kanceliero") de federacia kancelierino Angela Merkel en registara koalicio de FDP kaj CDU/CSU.

La 3-an de aprilo 2011 li anoncis sian demision kiel partiestro de FDP. Anstataŭ li en majo estis elektita Philipp Rösler.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Guido Westerwelle estis lernejano en bazlernejo en Königswinter-Oberdollendorf, reallernejo en Königswinter kaj la Ernst-Moritz-Arndt-gimnazio en Bonno, kies edukon li finis en 1980 per la abitura ekzameno. Poste li studis juron en la universitato de Bonno, kaj finis la studon en 1991 per dua ŝtata ekzameno. En 1991 li doktoriĝis en la koresponda universtitato Hagen per disertacio de la temo "la partia juro kaj la politikaj junularaj organizaĵoj". Ekde la jaro 1991 li havas licencon labori kiel advokato.

Partio[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1980, Guido Westerwelle estas membro de la partio FDP. Li estis inter la fondintoj de ties junulara organizaĵo Junge Liberale. Inter la jaroj 1983 kaj 1988 li estis ties prezidanto. Ekde la jaro 1988 li membras en la nacia estraro de la partio FDP. Krome de 1993 ĝis 1999 li estis gvidanto de la distrikta ligo Bonno de sia partio.

Inter la jaroj 1994 kaj 2001 li sub la partiaj prezidantoj Klaus Kinkel kaj Wolfgang Gerhardt estis ĝenerala sekretario de la partio FDP. En tiu funkcio li havis gvidan rolon en la reformuligo de la partia programo (principoj de Wiesbaden) kaj gvidis la programokrean komisionon.

La 4-an de majo 2001 li en partia kongreso en Duseldorfo per granda plimulto elektiĝis posteulo de Wolfgang Gerhardt en la funkcio de partia prezidanto - tiumomente li estis la plej juna prezidanto en la partia historio. Li fiksis partiajn prioritatojn precipe en la edoka kaj ekonomia politiko. La partia kurzo, kiun li alcelis, estis tiu de "sendependa alternativo al la konservativismaj partioj CDU kaj CSU kaj ankaŭ al "ruĝ-verda" koalicio inter socialdemokratoj kaj verduloj“ kaj la kreo de egale granda distanco al ambaŭ plej grandaj partioj de Germanio, kaj al la kristandemokratoj kaj la socialdemokratoj. En la parlamenta baloto de 2002 lia partio deklaris lin kandidato por la posteno de federacia kanceliero, do la nacia ĉefministro - unuafoje ke la partio faris ion tian. Laŭ iniciato de li kaj la sampartiano Jürgen Möllemann lia partio unuafoje sen promeso pri posta koalicio kun unu el la du plej grandaj partioj varbis pri voĉdonoj, deklaris sin pli sendependa, kaj kreskigis la procentaĵon de voĉdonoj de 6,2 al 7,4 %. Origine la partiaj gvidantoj planis "eksplodigi" la voĉdonojn de 6 al 18 procentaĵoj, do triobligi la civitanan subtenon por la partio, kaj konsekvence la balota kampanjo estis granda fortostreĉo. Sed ankaŭ konsiderante la pli modestan finan rezulton, la civitana intereso por la politiko de liberalismo en Germanio rekreskis - multaj ŝtatanoj komence de la 21-a jarcento konsideris la partion formortanta (se partio en Germanio en parlamentaj balotoj ricevas malpli ol 5 procentaĵojn, ĝi ne plu rajtas reprezentiĝi en la parlamento kaj perdas plej grandan parton de sia politika signifo).

En 2003 Guido Westerwelle per 79,8 procentaĵoj de la delegitaj voĉoj, en 2005 per 80,1 % de la delegitaj voĉoj kaj en 2007 per 87,6 % de la delegitaj voĉoj en partiaj kongresoj denove elektiĝis partia prezidanto.

Post la anonco de pli frua parlamenta baloto en majo 2005, lia partio nomumis lin unuaranga kandidato de sia partio por tiu nacia baloto, kaj tiun pozicion li ankaŭ havis en la parlamenta baloto de 2009 de la 27-a de septembro 2009. FDP gajnis sub lia gvido la plej altan balot-rezulton en sia historia kun pli ol 14 percentaĵojn. Antaŭ tio, la 15-an de majo 2009 li en partia kongreso per 95,8 % de la delegitaj voĉoj reelektiĝis partia prezidanto … tiom altaj procentaĵoj en baloto de demokratiaj ŝtatoj vere maloftas.

Westerwelle kun sia partnero Michael Mronz (2009)

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ gepatroj de Guido Westerwelle same estas advokatoj. Li vivas ekde la 17-a de septembro 2010 en ŝtate registrita partnereco kun sia longjara partnero Michael Mronz, manaĝero de la germana ĉevalkonkurso CHIO Akeno, kaj frato de la eksa profesia tenisisto Alexander Mronz.

Guido Westerwelle estis la unue nacie konata germana politikisto, kies samseksamo estis publika temo. Li tamen nur "elŝrankiĝis", kiam la berlina reganta urbestro Klaus Wowereit kaj la hamburga unua urbestro Ole von Beust (sendepende unu de la alia) publike anoncis sian samseksaman vivstilon sen perdi publikan prestiĝon.

Guido Westerwelle vivas en Bonno kaj en Berlino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Guido Westerwelle en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko