Likurgo el Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Likurgo el Ateno
(396 a. K. - 324 a. K.)
Bildo de la oratoro Likurgo el Ateno.
Bildo de la oratoro Likurgo el Ateno.
Persona informo
Naskiĝo 396 a. K.
en Ateno, Grekio
Morto 324 a. K.
en Ateno, Grekio
Tombo Keramiko vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Dinastio Eteobutadae vd
Infanoj Habron vd
Profesio
Okupo politikistooratoroverkisto vd
Verkado
Verkoj Against Leocrates vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Likurgo el Ateno (greke: Λυκοῦργος, latine: Lycurgus; naskiĝinta en 396 a.K. en Ateno, mortinta en 324) estis unu el la legendaj Dek atikaj oratoroj.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

La disĉiplo de Platono kaj de Isokrato estis, krom Demosteno kaj Hypereides, unu el la plej fervoraj anoj de la Patriotisma partio kontraŭmakedona. Kulmino de lia politika agado estis elstare bona financa administrado inter la jaroj 338 kaj 326. Tiam finkonstruitis ankaŭ la Teatro de Dionizo.

La honora dekreto, kiun la atenanoj kreis je lia honoro, konserviĝis, parte enskribe eĉ. El 15 paroladoj konserviĝis nur tiu kontraŭ Leokrato, kiu brilas malpli per arto ol per komponado perfekta kaj efiko. Post la Batalo de Keroneo Leokrato, malgraŭ oficiala malpermeso forlasi la urbon, velboatis al Rodoso kaj vivis kelkan tempon en Megara antaŭ ol reveni Atenon post 8 jaroj. En la akuzo far Likurgo postulitis la mortopuno.

Grave por la historio de la tragedio helena: Likurgo ordonis surpaperigon de la verkoj de la tri klasikaj geniuloj Esĥilo, Sofoklo kaj Eŭripido en oficialaj versioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dürrbach, L'orateur Lycurgue , Paris 1890

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 898, kiu legeblas tie ĉi interrete.