Listo de mondaj heredaĵoj en Tanzanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Listo de mondaj heredaĵoj en Tanzanio listigas lokojn de graveco por kultura aŭ natura heredaĵo kiel priskribite en la Konvencio de Monda heredaĵo de Unesko (Organizo pri Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo), establita en 1972.[1] Tanzanio ratifis la konvencion la 2-an de aŭgusto 1977, igante siajn historiajn lokojn elekteblaj por esti enlistigitaj.[2] Tanzanio havas sep mondajn heredaĵojn de Unesko kaj du el ili estas metitaj sur la Ruĝa Listo de Monda Heredaĵo.

Listo de Mondaj heredaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tabelo listigas informojn pri ĉiu Monda Heredaĵo:

Nomo: kiel listigita de la Komitato pri Monda Heredaĵo
Loko: provinco aŭ urbo
Epoko: Signifa epoko
UNESKO datumoj: la referenca numero de la loko; la jaro, kiam la loko estis enskribita en la Listo de Monda Heredaĵo; la kriterioj sub kiuj ĝi estis listigita. Kriterioj i ĝis vi estas kulturaj, dum vii ĝis x estas naturaj (la kolumno ordigas laŭ jaro aldonita al la listo)
Priskribo: mallonga priskribo de la loko
  •  † Loko listigita sur la "Ruĝa Listo"
  • Nomo Bildo Loko Epoko UNESKO datumoj Priskribo Referenco
    Ngorongoro Regiono Arusha Moderna, antaŭ 3,6 milionoj da jaroj 39; 1979; (iv),(vii),(viii),(ix),(x) La naturprotektejo Ngorongoro estas kultura kaj natura Monda heredaĵo. La naturprotektejo estas ejo de la kratero Ngorongoro, la plej granda kaldero de la mondo kaj la diversaj prahistoriaj lokoj. La areo ankaŭ enhavas diversajn endanĝerigitajn sovaĝajn bestojn kaj la Masaja tribo kunekzistas kun la bestoj. [3]
    Ruinoj de Kilwa Kisiwani kaj Ruinoj de Songo Mnara Kilwa Kisiwani 13-a ĝis 16-a jarcento 144; 1981; (iii) La ruinoj estas de praaj havenurboj konstruitaj de la arabaj regantoj de la orientafrika marbordo dum la 13-a jarcento. La ruinoj estas konsiderataj en danĝero pro la daŭra difekto de la posedaĵo pro naturaj kaj homaj agoj. [4]
    Nacia Parko Serengeti Regiono Arusha & Regiono Mara N/A 156; 1981; (vii),(x) La nacia parko Serengeti gastigas unu el la plej grandaj migradoj de mamuloj en la mondo. La jara migrado de herbovoruloj kaj karnovoruloj estas unu el la plej impresaj vidindaĵoj en la mondo. [5]
    Ĉasrezervejo Selous Regiono Iringa & Regiono Morogoro N/A 199; 1982; (ix),(x) La ĉasrezervejo Selous havas areon de 50 000 km², nome tiu de multaj fremdaj landoj. La rezervejo estas ejo de vasta malsameco en vegetaĵaro kaj grandaj mamuloj. La loko estas konsiderata en danĝero pro la kreskantaj kvantoj de ŝtelĉasado. [6]
    Nacia Parko Kilimanĝaro Regiono Kilimanĝaro N/A 403; 1987; (vii) La nacia parko enhavas la Kilimanĝaron, la plej altan punkton en Afriko. La neĝokovrita monto estas ĉirkaŭita de senfinaj ebenaĵoj de savano. La parko ankaŭ enhavas multajn grandajn mamulojn, iuj el ili estas endanĝerigitaj. [7]
    Ŝtonurbo de Zanzibaro Zanzibaro Epoko de araba sklavkomerco 173; 2000; (ii),(iii),(vi) La ŝtonurbo Zanzibaro estas labirinto de kunfandiĝo de multnombraj kulturaj influoj, kiujn la urbo spertis dum jarcentoj. La antikva urbo ankoraŭ konservas araban, persan, hindan kaj marbordan kulturojn. La urbo estas la kultura ĉefurbo de la svahila lingvo. [8]
    Rokpentraĵoj de Kondoa Distrikto Kondoa 5-a jarcento 1183; 2006; (iii),(vi) La rokpentraĵaj ejoj estas disigitaj tra la tuta Rifta Valo kaj ekzistas tie de pli ol 2000 jaroj. La rokpentraĵoj prezentas amasojn da historiaj informoj pri la evoluo de homoj dum la epoko de ĉasistoj-kolektistoj. [9]

    Aldone al la sep oficialaj lokoj, Tanzanio konservas provliston de kvin pliaj lokoj, provizitan de la ŝtata partio de Tanzanio.[10]

    • Orientaj Montaj Arbaroj de Tanzanio[14]
    • La Itinero de Centra Sklava kaj Ebura Komerco (transnacia loko, inkluzivas Bagamoyon, Mamboya, Mpwapwa, Kilimatinde, Kwihara kaj Ujiji Bagamoyo[15])

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Properties inscribed on the World Heritage List. UNESKO. Alirita 30 marto 2011.
    2. States Parties: Ratification Status. UNESKO. Alirita 2 June 2011.
    3. Ngorongoro Conservation Area. UNESKO. Alirita 25 decembro 2015.
    4. Ruins of Kilwa Kisiwani and Ruins of Songo Mnara. UNESKO. Alirita 25 decembro 2015.
    5. Serengeti National Park. UNESKO. Alirita 25 decembro 2015.
    6. Selous Game Reserve. Unesko. Alirita 25 decembro 2015.
    7. Kilimanjaro national park. UNESKO. Alirita 25 decembro 2015.
    8. Stone Town Zanzibar. UNESKO. Alirita 25 December 2015.
    9. Kondoa Rock-Art Sites. UNESKO. Alirita 25 decembro 2015.
    10. Centre. United Republic of Tanzania (angle). UNESCO World Heritage Centre. Alirita 2020-12-09.
    11. Centre, UNESCO World Heritage. Oldonyo Murwak (angle). UNESCO World Heritage Centre. Alirita 2020-12-09.
    12. Centre, UNESCO World Heritage. Gombe National Park (angle). UNESCO World Heritage Centre. Alirita 2020-12-09.
    13. Centre, UNESCO World Heritage. Jozani - Chwaka Bay Conservation Area (#) (angle). UNESCO World Heritage Centre. Alirita 2020-12-09.
    14. Centre, UNESCO World Heritage. Eastern Arc Mountains Forests of Tanzania (angle). UNESCO World Heritage Centre. Alirita 2020-12-09.
    15. Centre, UNESCO World Heritage. The Central Slave and Ivory Trade Route (angle). UNESCO World Heritage Centre. Alirita 2020-12-09.

    Fonto[redakti | redakti fonton]

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo List of World Heritage Sites in Tanzania en la angla Vikipedio.