Louis de Bonald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis de Bonald
Persona informo
Louis Gabriel Ambroise de Bonald
Louis de Bonald
Naskiĝo 2-an de oktobro 1754 (1754-10-02)
en Monna Castle
Morto 23-an de novembro 1840 (1840-11-23) (86-jaraĝa)
en Monna Castle
Mortis per astmo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater College of Juilly vd
Familio
Dinastio Q3065688 vd
Infanoj Victor de Bonald • Louis Jacques Maurice de Bonald • Henri de Bonald vd
Profesio
Okupo politikisto • eseisto • verkistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Gabriel Ambroise de Bonald nask. ĉe Millau je la 2-a de oktobro 1754, mort. je la 23-a de novembro 1840 estis franca filozofo kaj politikista teoriisto de la absoluta reĝismo kaj konservemismo.

Elmigrinta el Francio al Hajdelbergo dum la Franca revolucio de 1789 de 1791 ĝis 1808, li estis fidela reĝismano kontraŭ-revoluciema kaj sincere religiema. Li estis amiko de FONTANES. Li estis deputito de 1815 ĝis 1822, poste pajro de Francio en 1823; li forlasis politikon en 1830. De 1816 li estis membro de la Franca Akademio.

Penso[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento li estis le ĉefa pensisto de tradiciismo. Liarigarde socio fontas de la povo, kiu mem venas de Dio. La reganto (reĝanto) antaŭ fundamentas je la socio kial li konsistigas ĝin kaj konservas ĝin depro sia ekzisto mem.

Parolo, tiombone kiom artoj kaj ĉiaj scioj fontas el praa revelacio.

Kiel la povo de la reĝoj super la socio, kaj de la socio super individuo estas ecaj kaj fundamentaj, tiel estas la aŭtoritato de religio, t. e. de eklezio, t. e. de la papo super la animoj.

Tial por li male al la teorioj pri homaj rajtoj socio ne estas farita por la homo, sed la homo faritas por la socio, kaj obeu ĝin pri ĉio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1796 Théorie du pouvoir politique et religieux (teorio de politika kaj religia potenco)
  • 1802 Législation primitive (praa leĝarado)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]