Lu Rirong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lu Rirong estas ĉina muzikisto kaj komponisto. Li naskiĝis la 1-an de junio 1933, en la gubernio Junxian, de la provinco Hubei, Ĉinio. En 1945, li partoprenis al literaturarta laboro kaj en 1950 laboris kiel violonisto kaj dukorda ludisto en la muziktrupo de la Ensemblo de Literaturarta Laborgrupo en centra Ĉinio. En la sekvanta jaro, li estas aprobita en la ekzameno al Nordokcidenta Arta Instituto kaj komencis studi dukordan ludon kaj kumule komponadon kaj direktadon. Post diplomiĝo, li restis en la Instituto kaj laboris kiel instruisto pri dukorda ludo kaj direktisto de la nacimuzika ensemblo de la Instituto kaj sinsekve sinokupiĝis pri la oficoj de direktoro de edukoesplora oficejo kaj fakultato kaj vicestro de la Instituto. Nun li estas profesoro kaj instruisto de magistrostudentoj en Xi’an-a Konservatorio, vicdirektoro de Nacimuzika Komisiono de la Ĉina Muzikista Asocio, vicprezidanto de la Ĉina Nacimuzika Asocio de Blovkordaj Instrumentoj kaj prezidanto de Nacimuzika Asocio de blovkordaj instrumentoj de Shaanxi-provinco kaj arta konsilanto de la Kantdanca Teatro kaj la Nacia Simfonia Ensemblo de la provinco Shaanxi.

Li komponis pli ol 150 etudojn de dukorda ludo, pli ol 20 solludajn kompoziciojn, pli ol 20 muzikaĵojn de plukinstrumentoj kaj blovkordaj instrumentoj, verkis pli ol 10 disertaĵojn kaj faris gravan kontribuon por la fondiĝo de “Qin-skolo de dukordo” kaj "Chang’an-muzikskolo”. La dukorda “Meihu-Melodio”, “Gaja Qinchuan-tero”, “Flor-plukado”, “Lulkanto”, “Recitado de Qujiang-rivero” estas liaj ĉefkomponaĵoj. Li ankaŭ komponis por la filmo ‘La Flava Tero” kaj aliaj sume pli ol dek filmoj kaj televidaĵserioj.

Kariero

En la tutlanda kunveno de lernolibroj pri dukorda kaj bivaludoj, okazinta en Ŝanhajo, 1960, Lu Rirong ludis la mem komponitajn “Mihu-melodion” kun nordokcidenta nuanco kaj “Xintianyou”, ĉiflankaj specialistoj de malnova generacio kaj aliaj ĉeestantoj opiniis, ke tio estas nova ekspluato de ludaj stilo kaj tekniko. Ĉiuj liaj kompozicioj senescepte entenas la densan grundan guston de la Leŭsa Altebenaĵo kaj plenas de sento de la kutimoj, moroj, vivo kaj penso de la popolanoj en la nordokcidenta Ĉinio.

En la 1980-aj jaroj, Lu Rirong sinsekve invitite vizitis Japanion, Germanion, Francion, Belgion, Nederlandon, Svision, Hispanion, Singapuron, Hongkongon, Tajvanon kaj aliajn landojn kaj regionojn kaj faris kulturajn interfluojn kaj prelegojn. En 1991, sub lia gvidado, la Chang’an-a Antikvamuzika Ensemblo vizitis Eŭropon kaj produktis kompaktan diskon de antikva muziko, kiu gajnis oran medalon de Pariza Chazles-coste-premio. En 1992 li estis aljuĝita de la ĉina Ŝtata Konsilantaro kiel ŝtata specialisto kun elstara kontribuo.