Luciolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Luciola
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropdoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Subordo: Polyphaga
Infraordo: Elateriformia
Superfamilio: Elateroidea
Familio: Lampyridae
Subfamilio: Luciolinae
Genro: Luciola
Laporte, 1833

Multaj.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La luciolo estas insekto en ordo de koleopteroj kiu podruktas lumon danke al oksigeno kaj luciferino.

Scienca priskribo

La lumo de la luciolo estas tre speciala kaj unika en naturo. Ĝi estas perfekta formo de lumigo: la lumo sen varmo, nome biologia lumo. Kvankam oni kutime alnomas ilin "fajromuŝoj". La lucioloj ne estas muŝoj, sed koleopteroj parencaj al la lampiroj, kiujn oni povas teni en la man-kavo. Fakte la lucioloj havas elitrojn (antaŭajn malmolajn flugilojn) kiujn ne taŭgas por flugi, sed kovras kaj ŝirmas la malantaŭan paron da flugiloj, per kiuj la bestoj flugas. La lucioloj, el la itala lucciola (prononci luĉola; origine el la latina vorto por lumo), kutime vivas en varmaj landoj kaj abundas i.a. en la sudo de Francio (Luciola italica kaj Luciola Lusitanica). Tuj kiam la malkreskanta taglumo atingas precizan gradon kaj la aero estas sufiĉe varma, la lucioloj eklumigas siajn lanternojn. La "lanternoj" de la lucioloj entenas oksigenon kaj luciferinon* (*kemia bruliva substanco, trovebla ankaŭ en la organoj de iuj fiŝoj). Danke al speciala enzimo (luciferazo*) la kemia reakcio plirapidiĝas kaj la lumeto intensiĝas. Krome, la lanterneto ankaŭ entenas tavolon da kristaloj el amoniakaj saloj, kiuj difuzas la lumon.

La eta scintilado eligata de piralo - specio de luciolo en norda Ameriko - estas signalo inter la maskloj kaj la inoj. La maskloj flugas malrapide super la grundo, serĉante la femalojn kaŝitajn en la herbo. Ili eligas lumetojn ĉiujn kvin sekundojn averaĝe. Desur herboj la femaloj respondas al ili per lumsignaloj. Kvankam ambaŭ eligitaj signaloj havas la saman koloron, la masklo neniam eraras pri la sekso de la respondanta insekto. Fakte la femalo eligas iomete malpli fortan lumeton kaj respondas ekzakte du sekundojn post kiam ŝi perceptis la viran signalon. Gvidata de la signaloj de sia korespondantino, la masklo alproksimiĝas senĉese mesaĝante, ĝis li trovas ŝin en la mallumo. Oni malkovris, ke la lumsignaloj ankaŭ celas forigi eventualajn predantojn, antaŭavertante ilin pri la propra maldolĉa gusto. Malofte okazas, ke la averto ne efikas kaj rano englutas iom da lucioloj, ke ĝi siavice "lanterniĝas".

La luciolospeciojn oni distingas laŭ la frekvenco kaj intenseco de iliaj lumsignaloj. En la Antiloj kelkaj lucioloj (cucuyos en la Toka dialekto) brilas kiel malproksima stelo rigardata per la okuloj. En Jamaiko luciolaro sur palmoarbo videblas el distanco de unu kilometro.

Folkloraj kutimoj

Brazilaj junulinoj ornamas siajn harojn per tiuj etaj "amlumoj". En Japanio ĉiujare okazas granda festo de la lucioloj. Ĝojegaj homamasoj kunportantaj kaĝojn de bredataj lucioloj enŝipiĝas sur la lago Biŭa (Biwa) apud Kyoto kaj liberigas milojn da lucioloj por defii la stelojn.

Minacoj

La lucioloj estas ĝenataj de fremda lumo. Ili lumiĝas dum sekundo kaj poste restas sen lumo dum sekundo, ĉiuj kune samtempe. Se traveturas aŭto kun forta lumo, la lucioloj poste bezonas proksimume 5 minutojn por retrovi sian komunan ritmon, laŭ observo farita en Gubernio Ŝimane, Japanio, junie 2012. Same oni observas, ke ili grimpas al stratlumportilo kaj suferas poste pro manko je humideco.