Ludoviko la 4-a (Sankta Romia imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludoviko de Bavario)
Saltu al: navigado, serĉo
Tombokovrilo de Ludoviko en Munkeno

Ludoviko la 4-aLudoviko la Bavaro, germane Ludwig der Bayer (naskiĝis la 1-an de aprilo 1282, mortis la 11-an de oktobro 1347 en Puch ĉe Fürstenfeldbruck) estis el la dinastio Vitelsbaĥoj. De 1294 li estis duko de Bavario kaj palatinata grafo ĉe Rejno (Pfalzgraf bei Rhein). En 1314 li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la romi-germana reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf (1322) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo Johano la 22-a, kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel herezulon. Pro tio Ludoviko en 1328 aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis kontraŭpapon, la franciskanon Pietro Rainalducci (papa nomo: Nikolao la 5-a).

La vivon kaj regadon de Ludoviko karakterizas la ŝanĝoj de la finiĝanta mezepoko, precipe la konflikto inter la du universalaj potencoj de la Okcidento (papo kaj imperiestro) kaj lia strebado pligrandigi sian personan potencon por instali heredan imperiestrecon de vitelsbaĥoj. Batalante kontraŭ la papaj pretendoj decidi pri aprobo de la reĝ-elektoj li metis la bazon por nova, sen-papa koncepto pri la esenco de regno kaj regado. Krome li antaŭenigis precipe la franciskanan ordenon kaj la senpere regnajn urbojn, kiuj iĝis decida apogilo de lia regado.

Sian malvastan teritorian bazon, la duklandon Supra Bavario, li laŭpaŝe plivastigis, akirante grandajn terenojn por sia familio. Lia maldelikateco kaj la malamikeco de la papo kondukis al la elekto de kontraŭ-reĝo, Karolo la 4-a.

Ludoviko mortis en 1347 dum la ĉasado de urso. Ĝis sia morto li estis sub la eklezia anatemo (proskribo), nuligita nur 300 jarojn poste.

Antaŭe: Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
ekde 1328 imperiestro
Poste: Armoiries moderne Saint-Empire bicéphale.svg
Henriko la 7-a 1314-1347 Karolo la 4-a
Antaŭe: Palatinata grafo ĉe Rejno Poste: Wappen Kurpfalz.svg
Rudolfo la 1-a 1294/1301-1329 Rudolfo la 2-a kaj Rupreĥto la 1-a
Antaŭe: Duko de (Supra) Bavario Poste: Bavaria Arms.svg
.... 1294/1301-1347 ....
Antaŭe: Grafo de Holando, Zelando kaj Henegovio, sinjoro de Frislando Poste: Counts of Holland Arms.svg
Vilhelmo la 4-a 1345–1347 Margareta la 1-a