Ludwig Ernst Gebhardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Ernst Gebhardi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1787 (1787-01-01)
en Nottleben
Morto 29-an de majo 1862 (1862-05-29) (75-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Okupo
Okupo instruistomuzikdirektorokomponisto • kantotekstisto
vdr

Ludwig Ernst GEBHARDI (naskiĝinta la 1-an de januaro 1787 en Nottleben, mortinta la 29-an de majo 1862 en Erfurto) estis germana orgenisto.

Erfurta dominikana preĝejo, orgenfasado de 1648

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludwig Ernst Gebhardi ĝuis la unuan instruon muzikan en la aĝo de kvar jaroj fare de sia patro Johann Jeremias Gebhardi. Ekde 1801 li frekventis la Konsilantargimnazian erfurtan kie li lernis ĉe Michael Gotthard Fischer la pianoludadon kaj ĉion necesan pri la figurita baso. Ekde 1810 li studis teologion en Jena. De 1812 li instruistis en Erfurto kaj la sekvan jaron li iĝis orgenisto ĉe la Franciskana preĝejo. Por perfektigi la konojn muzikajn li trejniĝis en Gotao fare de kapelestro Andreas Romberg (en 1817) kaj de Johann Nepomuk Hummel en Vajmaro en 1820. En 1820 Gebhardi iĝis oficiala orgenisto ĉe la Dominikana preĝejo en Erfurto posteulante instruiston sian Fischer. Post ties morto en 1829 Gehardi iĝis ankaŭ instruisto pri muzikteorio kaj orgenludado ĉe la erfurta Porinstruista seminario. Same li estis dua rektoro de la lernejo dominikana kaj profesoro pri kantado ĉe la Konsilantargimnazio.

En 1832 oni nomumis lin reĝa muzikdirektoro; lia kanono por kvar voĉoj Ehre sei Gott in der Höhe troviĝas en jenaj kantolibroj: CG (de la svisaj kristkatolikoj), EG (de la evangeliaj germanoj), EM (de la metodistoj), KG (de la katolikaj svisoj) kaj RG (de la reformitaj svisoj)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Evangelisches Choralbuch, Erfurt kaj Leipzig 1825. (Digitalisat)
  • Generalbaßschule oder vollständiger Unterricht in der Harmonie- und Tonsetzlehre, op. 11.
  • Einhundert leichte und gefällige Choralvorspiele theils mehr, theils weniger thematisch gehalten und für jede Kirche geeignet, op. 17.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Salomon Kümmerle: Encyklopädie der evangelischen Kirchenmusik. Gütersloh 1888.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]