Luzzasco Luzzaschi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Luzzasco LUZZASCHI (naskiĝis ĉ. 1545, mortis la 10-an de septembro, 1607) estis itala komponisto, orgenisto, kaj instruisto el la frua Renesanco. Li naskiĝis kaj mortis en Ferrara, kaj verŝajne tie pasigis sian tutan vivon.

Kvankam li estas plej konata kiel madrigalisto, li estis ankaŭ tre lerta orgenisto kaj pedagogo (li estis la instruisto de Frescobaldi). Kiel infano li studadis kun Cipriano de RORE, kaj kiel plenaĝulo servadis kiel kortega orgenisto al Duko Alfonso la 2-a, ĉe kiu li faris la plimulton de sia komponado.

Luzzaschi komponis sep librojn de madrigaloj por kvin voĉoj, inkluzive la famajn Madrigali ... per cantare, et sonare, a uno, e doi, e tre soprani de 1600. Malsimile al multaj siatempaj madrigalistoj, li enmetis treege ornamitan sopranan linion, anticipante kelkajn el la venontaj ŝanĝoj de la frua baroka epoko. Unika en la verkado de Luzzaschi estas ankaŭ la ekzisto de traskribitaj klavaraj akompanadoj.

Li estis lerta reprezentanto de la frua itala madrigala stilo, kune kun Palestrina, Wert, Monte, Lassus, Marenzio, Gesualdo, kaj aliaj. Krom siaj madrigaloj, li komponadis ankaŭ sanktan muzikon (li eldonis kolektaĵon de kvinpartaj motetoj en 1598).