Márta Serák
Márta Serák | |
---|---|
Márta Serák en 1912 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1892 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de novembro 1959 (67-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Patro | Károly Serák |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • operetkantisto |
Márta Serák [ŝerAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Serák Márta estis hungara operkantisto, operetkantisto, primadono (soprano). Ŝia patro estis Károly Serák.
Márta Serák[1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1892 en Budapeŝto, ŝi mortis depost 1960.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Márta Serák akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1912. Ŝi debutis en Népopera en 1913, sed poste ŝi apartenis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1919 pro la politika kaj financa bankrotoj ŝi estis forigita, poste ŝi kantis en Vieno kaj Berlino. En 1920 ŝi edziniĝis, poste ŝi estis primadono de migranta opereta kompanio. Baldaŭ ŝi translokiĝis al Berlino, en la 1930-aj jaroj ŝi divorcis. En 1960 ŝi vivis en San-Paŭlo (urbo), tio estas la lasta dateno pri ŝi.
Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Emil Ábrányi (pli juna): Don Quijote — unua servisto
- Georges Bizet: Carmen (opero) — Mercedes; Frasquita
- Ferenc Erkel: Névtelen hősök — Jóska
- Károly Goldmark: Sába királynője — reĝo Salamon
- Charles Gounod: Faŭsto (opero) — Siebel
- Fromental Halévy: La judino — princino Eudoxia
- Erich Wolfgang Korngold: Violanta — Bice
- Ferenc Lehár: Frasquita — címszerep
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci — Nedda
- Giacomo Meyerbeer: Dinorah — unua paŝtisto
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte — Papagena
- Ede Poldini: A csavargó és a királyleány — reĝidino
- Giacomo Puccini: La Bohème — Musette
- Giuseppe Verdi: La traviata — Annina
- Richard Wagner: Die Walküre — Ortlinde
- Béla Zerkovitz: Aranyeső — strata kantisto