M. Gyula Moravcsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M. Gyula Moravcsik
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1931 (1931-04-26)
en Budapeŝto
Morto 3-an de junio 2009 (2009-06-03) (78-jaraĝa)
en Palo Alto
Lingvoj angla vd
Loĝloko HungarioUsono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard vd
Familio
Patro Gyula Moravcsik vd
Profesio
Okupo filozofo • klasikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

M. Gyula Moravcsik [djula moravĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Moravcsik Gyula Márton Emil, konata eksterlande Julius Moravcsik (naskiĝis la 26-an de aprilo 1931 en Budapeŝto, mortis la 3-an de junio 2009 en Kalifornio en Palo Alto) estis hungara-usonana filozofo, profesoro, membro (ekstera (2001)) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Gyula Moravcsik. [1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

M. Gyula Moravcsik forlasis la landon en komenco de la socialismo en 1948. Li akiris sciencan gradon Ph.D en 1958 en Harvardo, poste li instruis unu jaron en Universitato Drexel en Filadelfio (Pensilvanio). Inter 1960 kaj 1968 li prelegis en Universitato de Miĉigano, poste en Universitato Stanford. En 2007 li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri la greka filozofio, rilatoj inter lingvo kaj filozofio. Li ricevis premion en 1983. Ekde la 1970-aj jaroj (tiam jam ne estis kruda socialismo) li havis kontaktojn kun Hungario.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Understanding Language (1975)
  • Thought and Language (1990)
  • Plato and Platonism (1992; 2000)
  • A jó cselekvő, mint az etika alapja (2002) - akademia debuto

Fontoj[redakti | redakti fonton]