Maleficent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tridimensia filmo • longa filmo
Originala titolo Maleficent
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 30 maj. 2014
Ĝenro fantasta filmo, filma dramo, agfilmo, adoleskanteca filmo, porfamilia filmo, dark fantasy, aventura filmo, romantic drama, amafera filmo
Kameraado Dean Semler
Reĝisoro(j) Robert Stromberg
Produktisto(j) Joe Roth
Scenaro Linda Woolverton
Loko de rakonto Francio
Muziko de James Newton Howard
Rolantoj Angelina Jolie • Elle Fanning • Sharlto Copley • Juno Temple • Sam Riley • Miranda Richardson • Imelda Staunton • Brenton Thwaites • Janet McTeer • Kenneth Cranham • Lesley Manville • Hannah New • Sarah Flind • Ella Purnell
Produktinta firmao Walt Disney Pictures 
Roth Films
IMDb
vdr

Maleficent (esperante Maliculin') estas usona aventura fantasta filmo de 2014 bazita sur la malbona sorĉistino kaj feo-antagonisto de la filmo Sleeping Beauty de 1959, kiu mem baziĝas sur la samnoma fabelo de Charles Perrault kaj de Fratoj Grimm. Ĝi estis reĝisorita de Robert Stromberg kaj en ĝi ĉefrolas Angelina Jolie, Elle Fanning, Sharlto Copley, Sam Riley, Lesley Manville, Kenneth Cranham, Hannah New, Brenton Thwaites, Imelda Staunton, kaj Juno Temple. La filmado komenciĝis la 18-an de junio 2012 kaj la filmo unue aperis en kinejoj la 30-an de majo 2014.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Bela, pur-kora junulino, Maleficent ĝuas idilian vivon kreskante en pacema arbara regno, ĝis tiu tago kiam invada armeo minacas la harmonion de la lando. Maleficent ekstaras por esti la plej arda protektanto de la lando, sed ŝi finfine suferas senkompatan perfidon - ago, kiu komencas fari ŝian puran koron ŝtono. Inklina al venĝo, Maleficent alfrontas batalon kontraŭ la posteulo de la invadinta reĝo kaj, kiel rezulto, ĵetas malbenon sur lian novnaskitan bebon Aurora. Dum la infano kreskas, Maleficent rimarkas, ke Aurora tenas la ŝlosilon al paco en la reĝlando - kaj eble ankaŭ al la vera feliĉo de Maleficent.

Maleficent estas potenca feo loĝanta en magia arbara regno, kiu landlimas kun homa reĝlando. Kiel juna knabino, Maleficent renkontas kaj enamiĝas al homa kamparana knabo nomita Stefan. Dum la 16-a naskiĝtago de Maleficent, li donas al ŝi tion, kion li nomas vera amkiso, sed ne estis tio. Lia amo estas subigita de ambicio, kaj dum ili maljuniĝas, la du disiĝas kaj Maleficent fariĝas protektanto de la arbaro.

Kiam reĝo Henry provas konkeri la arbaron, Maleficent venkas lin. Dum li mortas, li deklaras, ke kiu mortigos Maleficent, estos nomita lia posteulo kaj edziĝos kun sia filino. Stefan vizitas Maleficent en la arbaro, kaj drogaĉas ŝin, sed estas nekapabla mortigi ŝin. Anstataŭe, li distranĉas ŝiajn flugilojn uzante feron, kiu estas mortiga por feoj, kaj prezentas ilin al la reĝo. Detruita per la perfido de Stefan, Maleficent iĝas la arbaron malhela regno kaj transformas korvon nomitan Diaval por servi ŝin post savo de sia vivo.

Post iom da tempo, Diaval informas al Maleficent ke la novnaskita filino de reĝo Stefan, Aŭrora, estas baptita. Maleficent, venĝeme alvenas neinvitita kaj malbenas la infanan princinon; je sia 16-a naskiĝtago, la princinon pikos sian fingron sur ŝpinilon kaj falos en permanenta dormo. Maleficent mokas la peton de Stefan pri kompato, sed ofertas antidoton; la malbeno povas esti rompita per vera amkiso, kiun Maleficent kaj Stefan kredas neekzistanta.

Stefan sendas Aŭrora for por vivi kun tri feinoj - Knotgrass, Thistlewit, kaj Flittle - por protekti ŝin ĝis la tago post ŝia 16-a naskiĝtago. Li detruas ĉiun ŝpinilon en la regno kaj kaŝas iliajn restaĵojn en la kastela karcero. Stefan sendas siajn armeojn por trovi kaj mortigi Maleficent, sed ŝi ĉirkaŭas la arbaron per nepenetrebla muro de dornoj por protekti sin kaj la loĝantojn de la arbaro de la soldatoj. Provante malhelpi la malbenon, Stefan glitas en frenezo kaj paranojo, eĉ neglektante vidi sian edzinon sur ŝia mortolito.

Maleficent trovas la feinojn kaj la loĝejon de Aŭrora. Dum la jaroj pasas, Maleficent rigardas Aŭrora kreski de malproksime kaj iom post iom komencas prizorgi ŝin kiam la fuŝantaj kaj neglektemaj feinoj ne taŭge prizorgas ŝin. Kiam Aŭrora estas 15-jara, ŝi renkontas Maleficent. Konscia pri tio, ke ŝi estas gardata, Aŭrora kredas Maleficent esti ŝia "feopatrino". Maleficent ekkomprenas ke ŝi ŝatas la knabinon kaj malsukcese provas malfari la malbenon, sed ĝi estas nerompebla krom per la kiso de vera amo. Dume, en la arbaro, Aŭrora renkontas junan princon Phillip, kaj la du allogas unu la alian.

En la tago antaŭ la 16-a naskiĝtago, Aŭrora rakontas Maleficent ke ŝi ŝatus vivi kun ŝi en la arbaro. Kiam Aŭrora revenas al la dometo, la feinoj neintence rakontas al Aŭrora pri ŝia pasinteco kaj la vera identeco de Maleficent. Aŭrora kuras al la kastelo de sia patro, ĉagrenita, ke Maleficent neniam rakontis al ŝi pri la malbeno.

Por protekti Aŭrora, Stefan ŝlosas ŝin en ĉambro konspirante por mortigi Maleficent, sed la potenco de la malbeno tiras Aŭrora al la kelkarcero. Aŭrora pikas sian fingron sur spindelon kaj profunde dormas, plenumante la malbenon. Maleficent, fervora pri ŝia savado, kidnapas Phillip kaj eniras la kastelon de Stefan. La kiso de Phillip ne vekas Aŭrora. Fine bedaŭrante ŝiajn pasintajn erarojn, Maleficent larmoplene pardonpetas al Aŭrora kaj kisas ŝian frunton. Aŭrora vekiĝas, ĉar la patrinaj sentoj de Maleficent por ŝia filino validas kiel vera amo.

Ĉar Maleficent kaj Aŭrora provas foriri, Stefan kaj liaj gardistoj embuskas ilin. Fera reto estas faligita sur Maleficent. Maleficent transformas Diaval en drakon, kiu batalas kontraŭ la militistoj de Stefan, sed li estas ankaŭ kaptita. Antaŭ ol Stefan donas la mortigan baton, Aŭrora trovas la enkaĝigitajn flugilojn de Maleficent kaj liberigas ilin. Ili flugas al Maleficent kaj reunuiĝas al ŝi. Maleficent portas Stefan al la pinto de la plej alta turo de la kastelo, sed ne mortigas lin. Tamen, Stefan atakas Maleficent kiam ŝi forturnas, kaj ili ambaŭ plonĝas de la turo, interplektitaj. Maleficent malfermas ŝiajn flugilojn kaj Stefan perdas sian tenon, falante al sia morto.

Je la fino, Maleficent revenigas la arbaron al ĝia iama gloro, kaj fordonas sian pozicion al Aŭrora, kiu estas kronita reĝino por unuigi la du regnojn eterne, Phillip ankaŭ venas por vivi kun ili.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Angelina Jolie: Maleficent
  • Elle Fanning: Aurora
  • Sharlto Copley: Stefan
  • Lesley Manville: Flittle (feino)
  • Imelda Staunton: Knotgrass (feino)
  • Juno Temple: Thistletwit (feino)
  • Sam Riley: Diaval (korvo)
  • Brenton Thwaites: Princo Phillip
  • Kenneth Cranham: Reĝo Henry
  • Sarah Flind: Ĉambristino de Princino Leila
  • Hannah New: Princino Leila
  • Isobelle Molloy: juna Maleficent
  • Michael Higgins: juna Stefan
  • Ella Purnell: adoleska Maleficent
  • Jackson Bews: adoleska Stefan
  • Angus Wright: Konsilisto de Reĝo Henry
  • Oliver Maltman: Konsilisto de Reĝo Henry
  • Gary Cargill: Nobelo
  • John O'Toole: Nobelo
  • Harry Attwell: Nobelo
  • Anthony May: Nobelo
  • James Hicks: Milita Nobelo
  • Stephan Chase: Generalo
  • Mark Caven: Generalo
  • Chris Leaney: Servisto en Flugila Ĉambro
  • Jamie Maclachlan: Soldato en Arbaro
  • Shaun Smith: Soldato en Arbaro
  • Vivienne Jolie-Pitt: Aurora (5-jara)
  • Eleanor Worthington-Cox: Aurora (8-jara)
  • John Macmillan: Kapitano
  • Tim Treloar: Farmisto
  • Peter G. Reed: Gardisto (voĉo)
  • Marama Corlett: Servistino
  • Liam McKenna: Kapitano de Reĝo Henry
  • Steven Cree: Kontrolisto
  • Janet McTeer: Rakontantino (voĉo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]