Manuel Fal Conde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Fal Conde
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1894 (1894-08-10)
en Higuera de la Sierra
Morto 20-an de majo 1975 (1975-05-20) (80-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunumo Tradiciista vd
Profesio
Okupo advokatopolitikistoverkisto • requeté soldier vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel FAL Conde (Higuera de la Sierra, 10-a de aŭgusto 1894-Sevilo, 20-a de majo 1975) estis hispana advokato kaj politikisto de karlisma ideologio, ĉefdelegito de la karlisma partio Comunión Tradicionalista inter 1935 kaj 1955.

Li studis juron kaj partoprenis en la 10a de aŭgusto 1932 en la insurekcio de la generalo José Sanjurjo kontraŭ la registaro de la respubliko, pro kio li estis enprizinigita tri monatojn. Kvankam karlismo ne estis populara en Okcidenta Andaluzio, kie li agadis, en 1932 okazis plifortigo de lia organizo kaj en 1933 oni elektis kvar karlismajn deputitojn en Andaluzio, tiom kiom tiuj atingitaj de ĉiuj provincoj el Eŭskio kaj Navaro kune, tradiciaj teritorioj de la hispana karlismo. Tio certigis lin kiel ĉefa estro de la hispana karlismo.

Li partoprenis en la preparoj de la militista insurekcio de julio 1936, engaĝigante la partoprenon de la karlismo, kiu intencis realigi sendependan insurekcion, post longaj kaj komplikaj negocadoj kun la generalo Mola.

Dum la Hispana Enlanda Milito li devis ekziliĝi al Portugalio post klopodi krei Reĝan Militistan Akademion karlisman, en kiu formi politike kaj militiste la karlismajn oficirojn. El portugala ekzilo li kontraŭis la frankisman Dekreton de Unuigo de la Falango kun la karlistoj, malsukcese.

En la 11a de aŭgusto 1955 rezignis kiel estro de la karlismo en Hispanio, abandonante la aktivan politikon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Álvarez Rey, Leandro (1993). La derecha en la II República: Sevilla, 1931-1936. Universidad de Sevilla.
  • Barreiro Gordillo, Cristina (2003). El carlismo y su red de prensa en la Segunda República. Actas.
  • Checa Godoy, Antonio (1989). Prensa y partidos políticos durante la II República. Universidad de Salamanca. ISBN 9788474815214.
  • Reig García, Ramón (2011). La comunicación en Andalucía: Historia, estructura y nuevas tecnologías. Sevilla: Centro de Estudios Andaluces. ISBN 978-84-939078-0-8.
  • Villanueva, Aurora (1998). El Carlismo Navarro Durante el Primer Franquismo. San Sebastián de los Reyes: Actas. ISBN 84-87863-71-X.