Maorea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maorea lingvo
shimaore
Parolata en Majoto (Maore)
Parolantoj proksimume 80 000 (2002)
Lingvistika klasifiko
Niĝerkonga lingvaro
Atlantikokonga
Voltakonga
Benue-konga
Bantua lingvaro
Svahilaj lingvoj
Komora lingvo
Maorea
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 bnt
  SIL swb
v  d  r
Information icon.svg

La maorea lingvo ("Shimaore" [Ŝimaore], aŭ "Mahorais" [Maore'] en la franca) estas unu el la du ĉefaj indiĝenaj lingvoj parolataj en Majoto (Maore). Ĝi estas dialekto de la komora lingvo, dum la buŝia ("Kibushi") estas najbara al lingvoj parolataj en Madagaskaro. Se historie la maorea - same kiel la buŝia - estis la kampara lingvo de Majoto, ĝi fakte fariĝas la indiĝena lingvafrankao por ĉiutaga uzo, notinde pro plimultiĝo de la popolo parolanta la maorean. La maorea enestas la novajn televidajn programojn de RFO. La popolnombrado de 2002 montris, ke 80140 personoj parolas la maorean en Majoto.

Hodiaŭ la maorean klare minacas la franca. Krom tio ke kelkaj parolantoj de Majoto parolas la francan lingvon, tiu lasta estas la lingvo de instruado, scio kaj… dungo. Pro tio, kulturaj asocioj, interalie SHIME, provas reanimi flamon kaj redoni al la maorea ĝian plenrajton.

Reciproka interkompreno inter Shindzuani parolata en Anjuano kaj Shimaore estas preskaŭ plena; nur kelkaj etaj fonetikaj diferencoj, kaj lokaj leksikaj apartaĵoj ilin diferencigas.


Ortografio[redakti | redakti fonton]

La maorea estis tradicie skribita per neformala Franclingve-bazita Latina ortografio. La 22-an de februaro 2006, la Conseil de la Culture, de l'Education et de l'Environnement de Mayotte enkondukis oficialan alfabeton elfaritan de Shime-Asocio kiu uzas la bazan Latinan alfabeton sen c, q, kaj x kaj aldonas tri literojn: ɓ, ɗ, kaj v̄.[1]

Maorea alfabeto (Alifuɓe ya Shimaore)
Literoj Aa Bb Ɓɓ Dd Ɗɗ Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Tt Uu Vv V̅ v̄ Ww Yy Zz
IPA a b ɓ d ɗ e f ɡ h i ʒ k l m n o p r s t u v β w j z

Kelkaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Esperanto Maorea lingvo
Saluton Jeje ( Kwezi)
Bone Ndjema ( Mbona)
vivo estas bela en Majoto maesha ya mazuri Maore
tero dunia
ĉielo wingu
akvo maji
fajro moro
viro mutru baba
virino mutru mama
manĝi u dya
trinki u nwa
granda -bole
malgranda -titi
nokto uku
mateno asubuhi
ŝtelisto mwidzi

Nombroj[redakti | redakti fonton]

1. NOMBROJ DE 1 al 20 :
  1  MOJA 11  KUMI NA MOJA
  2  MBILI 12  KUMI NA MBILI
  3  TRARU 13  KUMI NA TRARU
  4  NNE 14  KUMI NA NNE
  5  TSANO 15  KUMI NA TSANO
  6  SITA 16  KUMI NA SITA
  7  SABA 17  KUMI NA SABA
  8  NANE 18  KUMI NA NANE
  9  SHENDRA 19  KUMI NA SHENDRA
10  KUMI 20  SHIRINI

Nombroj en la maorea rolas kiel adjektivoj, kaj kiel ĉiuj adjektivoj, ili metiĝas post la nomo, kvankam antaŭ la demonstrativo.

Nombroj 1, 6, 7, 9 estas nevariaj kaj ne alprenas prefikson de klaso.

Nombroj 2, 3, 4 , 5, 8 akordiĝas kun la nomo kaj alprenas prefikson de plurala klaso.

AKORDO DE NOMBROJ : 2, 3, 4, 5, 8 :
KLASO / NOMO 2 3 4 5 8
  2.     WATRU WAILI   WARARU WANNE WATSANO WANANE
  4.     MIRI MILI   MIRARU MINNE MITSANO MINANE
  6.     MAGARI MAILI   MARARU MANNE MATSANO MANANE
  8.     ZIRI ZILI   ZIRARU ZINNE ZITSANO ZINANE
10.     NGUO MBILI   TRARU NNE TSANO NANE
EKZEMPLOJ :
WATRU WARARU tri homoj
WATRU KUMI NA WANANE dek ok homoj
WATRU MIA WA SHIRINI NA WATSANO cent dudek kvin homoj
MAGARI MANANE ok aŭtoj
MAGARI SITA ses aŭtoj
MAGARI THALATHINI NA MARARU tridek tri aŭtoj
MIRI MINNE kvar arboj
MIRI MIA NA KUMI NA MINANE cent dek ok arboj
2. DEKOJ :
10  KUMI
20  SHIRINI 60  SITINI
30  THALATHINI 70  SABWINI
40  ARBAINI 80  THAMANINI
50  HAMSINI 90  TUSWINI

Kiam deko estas sekvata de unuo, oni antaŭigas la unuon per la vorto "NA" = kaj.

EKZEMPLOJ :
21 SHIRINI NA MOJA 27 SHIRINI NA SABA
34 THALATHINI NA NNE 35 THALATHINI NA TSANO
46 ARBAINI NA SITA 58 HAMSINI NA NANE
3. CENTOJ :
100  MIA
200  MIA TENI 600  SITA MIA
300  THALATHA MIA 700  SABA MIA
400  ARBA MIA 800  THAMANI MIA
500  HAMSU MIA 900  TUSU MIA

Kiam cento estas sekvata de unuo, oni antaŭigas tiun ĉi per la vorto "NA".

EKZEMPLOJ :
101 MIA NA MOJA
202 MIATENI NA MBILI
303 THALATHAMIA NA TRARU

Estas same por dekoj ĝis 19 :

EKZEMPLOJ :
110 MIA NA KUMI
117 MIA NA KUMI NA SABA

Tamen kiam cento estas sekvata de deko ekde 20, oni antaŭigas tiun ĉi per la vorto "WA" = kaj (en la araba). Estas same por miloj.

EKZEMPLOJ :
120 MIA WA SHIRINI
230 MIA TENI WA THALATHINI
354 THALATHA MIA WA HAMSINI NA NNE
697 SITA MIA WA TUSWINI NA SABA
4. MILOJ :
1000  ALIFU
2000  ALIFU MBILI 6000  ALIFU SITA
3000  ALIFU TRARU 7000  ALIFU SABA
4000  ALIFU NNE 8000  ALIFU NANE
5000  ALIFU TSANO 9000  ALIFU SHENDRA
EKZEMPLOJ :
  1001 ALIFU NA MOJA
  1018 ALIFU NA KUMI NA NANE
  2021 ALIFU MBILI WA SHIRINI NA MOJA
  5735 ALIFU TSANO WA SABA MIA WA THALATHINI NA TSANO
10000 ALIFU KUMI
18000 ALIFU KUMI NA NANE
20000 ALIFU SHIRINI
5. FRAKCIOJ :
1/2 NUSU duono
1/4 ROBO kvarono
1/8 THUMUNI okono
6. ORDAJ NUMERALOJ :
-A HANDRA MTRU WA HANDRA la unua homo
-A VILI GARI LA VILI la dua aŭto
-A RARU MWANAMTSA WA RARU la tria junulo
-A NNE SHIRI YA NNE la kvara seĝo
-A TSANO NYUMBA YA TSANO la kvina domo
-A SITA FI YA SITA la sesa fiŝo
-A SABA SUKU YA SABA la sepa tago
-A NANE PAHA YA NANE la oka kato
-A SHENDRA MWEZI WA SHENDRA la naŭa monato
-A KUMI MUNADZI WA KUMI la deka kokoso-arbo

(Fonto: Ylangue[2])

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blanchy, Sophie (1987). L'interprète. Dictionnaire Mahorais - Français et Français - Mahorais. CMAC, Mayotte. L'Harmattan, Paris.
  • Cornice, Abdillahi D. (1999). Manuel grammatical de shimaore. Mamoudzou, Mayotte: L’Association SHIME - Le SHImaorais MEthodique.
  • Johansen Alnet, Aimee (2009). The clause structure of the Shimaore dialect of Comorian (Bantu). Ph.D thesis. University of Illinois at Urbana-Champaign, Urbana, Illinois.
  • Kordji, Chamsidine, Martine Jaquin, et alia (1999). Narifundrihe shimaore - Apprenons le shimaorais. Association SHIME, Mamoudzou.
  • Maandhui, Ousseni (1996). Parlons Shimaore. Editions du Baobab, Mamoudzou.
  • Rombi, Marie-Françoise (1983). Le Shimaore (Île de Mayotte, Comores): Première approche d’un parler de la langue comorienne. Paris: Société d’Etudes Linguistiques et Anthropologiques de France (SELAF).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]