Maoria lingvo
Maoria | |
Te reo Māori | |
lingvo • moderna lingvo • studfako | |
---|---|
Tahitic • Mātauranga Māori | |
Parolantoj | 157 000 (2 006) |
Skribo | latina alfabeto, Māori writing system |
Lingvistika klasifiko | |
Aŭstronezia lingvaro
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Novzelando |
Reguligita de | Komisio por la Lingvo Maoria |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | mi |
ISO 639-2 | |
Bibliografia | mao |
Terminologia | mri |
ISO 639-3 | mri |
Glottolog | maor1246 |
Angla nomo | Māori |
Franca nomo | māori |
ISO-lingvokodo :
639-1 = | mi |
639-3 = | mri |
La Maoria lingvo parolata en Nov-Zelando estas unu el la polineziaj lingvoj, kiuj apartenas al la aŭstroneziaj lingvoj.
Nuntempe la Maoria lingvo estas unu el la tri oficialaj lingvoj de Nov-Zelando (la aliaj estas la angla kaj nov-zelanda gestolingvo). Tamen, dum longa tempo, ĝi estis subpremata de la nov-zelanda registaro, estante malpermesita en la lernejoj. Pro tio nuntempe nur 50.000 ĝis 130.000 de la 530.000 maorioj parolas ĝin.
Maoria kulturo kaj lingvo instruiĝas en multaj Nov-Zelandaj lernejoj. Aldone, ekzistas antaŭlernejnivelaj «kohanga reo» (lingvejoj) kiuj instruas al «tamariki» (infanoj) tute per la Maoria lingvo.
Origino
La maoria lingvo estas polinezia lingvo, proksime rilata al tiuj de la Kuk-Insularo, la insuloj de Franca Polinezio kaj Havajo. Ĝi estas malpli proksima al tiuj de Samoo, Niue kaj Tongo. Moderna esplorado montras ke la polineziaj lingvoj plej probable devenis de la lingvo de la indiĝenoj de Tajvano. Ĝi ne havis skribitan formon antaŭ proksimume 1840. La maoria lingvo estas oficiala lingvo en Nov-Zelando, kaj ĝi estas uzata de tempo al tempo en kortumoj, la parlamento kaj aliaj oficialaj aferoj.
Alfabeto kaj prononcado
a, ā, e, ē, h, i, ī, k, m, n, ng, o, ō, p, r, t, u, ū, w, wh
Ĉiuj vokaloj havas mallongan kaj longan formon. Oni indikas la longan per makrono aŭ per duobla litero. La mallongan oni ne markas. La r ne estas frikativa, la p ne estas ploziva, la w estas prononcata kiel en la angla. La digramo ng estas unu sono kiun oni prononcas per mola g kiel en la norma angla vorto singer. La prononcon de la digramo wh varias iomete laŭ tribo, ĝi estas unu sono, kaj pleje oni prononcas ĝin proksimume kiel f en Esperanto. La vokalojn kaj ĉiujn aliajn konsonantojn oni prononcas pli malpli kiel en Esperanto.
Ekzistas malgrandaj varioj inter la parolado de la diversaj triboj. Ekzemple, maorioj en Sudinsulo prononcas la nomon de Monto Cook Aoraki, anstataŭ Aorangi. Ĉiu silabo finiĝas per vokalo. Duoblaj konsonantoj ne okazas. Tial la skribado estas fonetika, se oni uzas la makronojn. Skribitaj duoblaj vokaloj foje estas dubsencaj.
Akcentoj estas malfortaj, tamen duvokalajn silabojn oni emas akcenti iomete, precipe se ili estas la antaŭlasta silabo de vorto. La nuna skribsistemo estiĝis en la 19a jarcento. (misiistoj Kendall kaj Henry Williams, helpataj de Samuel Lee lingvisto) Antaŭe la maoria estis tute parola lingvo. Ĝi ankoraŭ estas ĉefe parolata, kaj oratorado estas ankoraŭ altestimata.
Tipoj de vortoj
La du ĉefaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikloj, verbaj partikloj kaj adverbaj partikloj). Nur ĉirkaŭ sesdek partikloj ekzistas, sed miloj da bazaj vortoj. Mankas adjektivoj, ĉar la maoria anstataŭe uzas statverbojn. Tamen ĉiuj bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.
Numeraloj
La numeraloj estas: tahi (1), rua (2), toru (3), whā (4), rima (5), ono (6), whitu (7), waru (8), iwa (9), tekau (10), tekau mā tahi (11), tekau mā rua (12), rua tekau (20), rau (100), e rua rau (200), kotahi mano (1000), miriona (1000000). Ordaj numeraloj estas: tuatahi aŭ te tahi (1a), te tekau (10a), te tekau mā tahi (11a), te rua tekau (20a), te rau (100a) ktp. Por multipliki, apudmetu la numerojn sen ia ligvorto: rua tekau rima (20 x 5).
Substantivoj
La tri ĉefaj tipoj de substantivoj estas: ĝeneralaj substantivoj (aĵoj), personaj substantivoj (nomoj de homoj, kaj personaj nomoj de aĵoj), kaj situaj substantivoj (nomoj de lokoj). Oni ankaŭ konsideras la pronomojn subklaso de substantivoj.
La substantivoj ne havas kazojn, kaj ĝenerale ne varias laŭ nombro. Tamen kelkaj oftaj vortoj varias laŭ nombro: ekzemple tamaiti (infano) tamariki (infanoj). Substantivoj neniam staras sola. Ili ĝenerale havas artikolon aŭ korelativon, tamen substantivoj pri loko ne havas artikolon, ekzemple runga (supro), konei (ĉi tiu loko), tai (la maro).
Ĉiuj substantivoj uzeblas kun difinita artikolo aŭ kun nedifinita artikolo, do mankas distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj.
Pronomoj
La personaj pronomoj nur estas uzataj pri homoj. Ili ne havas genrojn, sed apud singularo kaj pluralo ekzistas dualaj formoj. Krome estas ĉe "ni" distingo inter inkluda kaj ekskluda formoj.[1]
Persono | Singularo | Dualo | Pluralo |
---|---|---|---|
1-a | au | tāua (inkl.)
māua (ekskl.) |
tātou (inkl.)
mātou (ekskl.) |
2-a | koe | kōrua | koutou |
3-a | ia | rāua | rātou |
Post prepozicioj je fina -ā kaj -ō (mā, mō "por", nā, nō "de", ā, ō "de") la singularaj pronomoj havas apartajn formojn, kiuj ankaŭ estas uzataj ĉe posesivaj pronomoj.[2]
Persono | Pronomo | Ekzemplo 1 | Traduko 1 | Ekzemplo 2 | Traduko 2 |
---|---|---|---|---|---|
1-a | -ku | mōku, māku | por mi | tōku, tāku; ōku, āku | mia; miaj |
2-a | -u | nāu | de ci, de vi | tōu, tāu; ōu, āu | via; viaj |
3-a | -na | ōna | de li, de ŝi | tōna, tāna; ōna, āna | lia, ŝia; liaj, ŝiaj |
Pruntado de vortoj el aliaj lingvoj
La maoria lingvo prenis vortojn el aliaj lingvoj. Ili devis ricevi la ortografion de la maoria lingvo. Ĉar ĝi havas nur dek konsonantajn sonojn, kompreneble la prononcado ofte estas malsimila al la vorto en ties origina lingvo. Ekzemploj:
- hipi (ŝafo, el sheep)
- hoiho (ĉevalo, el horse)
- Wiwi (franca, franco, el oui oui)
Ĉiam estas diversaj opinioj pri ĉu adopti neologismon aŭ uzi jam ekzistantajn vortojn. Ekzemple:
- motokā (aŭtomobilo, el motor car) anstataŭ waka (kanuo, veturilo)
Sintakso
Propozicio kun aktiva agverbo ofte havas la ordon: VSO (verbo subjekto objekto). Prepozicioj kaj aliaj partikloj povas aperi inter la bazaj vortoj.
Aktiva formo
- ka aroha / au / ki a koe = amas / mi / je vi "mi amas vin"
- ka waiata / te kōtiro / i te waiata = kantas / la knabino / je la kanto "la knabino kantas la kanton"
- i patu / ia / i te paoro = batis / li / je la pilko "li batis la pilkon"
- kei te patu / ia / i tāna kurī = batas / ŝi / je sia hundo "ŝi batas sian hundon"
Post irverboj ki signifas al kaj i signifas de.
- i haere / a Hone / i te whare / ki te toa = iris / Johano / de la domo / al la butiko "Johano iris de la domo al la butiko"
En pasiva formo, kiu povas enhavi la finaĵon -a (en la ekzemplo) aŭ -tia:
- kei te patua / e ia / tāna kurī = batatas / de ŝi / ŝia hundo "ŝia hundo estas bata de ŝi"
Por emfazi la aganton
Se oni volas emfazi la subjekton, oni povas meti ĝin komence.
- ko Hine / i whāngai / i te tamaiti = ja Hine / manĝigis / je la infano
- nāna / tana kuri / i patu = ja / ŝia hundo /batatas
- nā mātou / i hanga / te whare = ja ni / konstruis / la domon
Pasiva formo
- ka arohaina / te kōtiro / e te tamaiti = amatas / la knabino / de la infano
Por pasivigi verbon oni aldonas sufikson al ĝi. Tiuj sufiksoj (-tia, -ria, -ia, -ngia, -ina) varias laŭ la verbo, kaj oni devas parkeri ilin. Ekzemple:
- e kimi ana te tangata i te kurī (serĉas la viro je la hundo)
- e kimihia ana te kurī e te tangata (serĉatas la hundo de la viro)
La pasiva formo uzatas pli ofte ol en Esperanto. La imperativo de transitivaj verboj kutime estas en la pasivo.
- takahia / te ngārara = piedprematu / la insekto-aŭ-rampulo
- tangohia / ō hū = demetatu / viaj ŝuoj
Statverboj
Statverboj ne havas pasivon.
- ka pai / te kai = bonas / la manĝaĵo
- ka ora / te wahine / i te rongoa = saniĝas / la virino / per la medikamento
Negativaj propozicioj
Negativa esprimo komence, kaj SVO.
- kīhai / a Mere / i whangai / i te tamaiti = ne / Mere / manĝigis / je la infano
Referencoj
Literaturo
- Haupai Puke, Ray Harlow. (2008) Kauderwelsch Band 216, Māori Wort für Wort. ISBN 978-3-89416-325-9., germane
Aliaj projektoj
Esperantigo de vortoj el maoria fonto
Eksteraj ligiloj
greke Maoria-Esperanto-Maoria Vortaro de Brian Fox greke La maoria lingvo sur la retejo de « The Ethnologue» greke regionaj variantoj greke Kōrero Māori: parolu la maorian greke Māori Language Commission