Marc Ravalomanana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marc Ravalomanana
Marc Ravalomanana

Marc Ravalomanana en 2005

En funkcio:
6-a de majo 2002 – 17-a de marto 2009
Antaŭulo Didier Ratsiraka
Sekvanto Andry Rajoelina (kiel Prezidento de Alta Aŭtoritato de Transira Stadio)

Naskiĝo 12-an de decembro 1949
en Flago de Madagaskaro Imerinkasinina, Madagaskaro
Edzo/ino Lalao Ravalomanana
Religio Eklezio de Jesuo Kristo en Madagaskaro
v  d  r
Information icon.svg

Marc RAVALOMANANA (naskiĝis la 12-an de decembro 1949) estis Prezidanto de Madagaskaro de 2002 ĝis 2009.

Li estas edzo kaj havas kvar gefilojn, li naskiĝis en Imerinkasinina, en la ĉirkaŭaĵo de Antananarivo, la ĉefurbo de Madagaskaro.

Li estis memkonstrua homo tiom en politiko kiom en negocado; li riĉiĝis per sukceso de entrepreno de laktaj produktaĵoj Tiko S. A. Danke al la helpo de la madagaskara registaro kaj de la Monda Banko, li atingis ke familia entrepreno iĝu unu el la plej grandaj entreprenoj de Madagaskaro. Tiu ekonomia sukceso helpis lin sukcesi ankaŭ en politiko.

En 1999 li estis elektita urbestro de Antananarivo, en sendependa listo de kandidatoj sub la nomo de Asocio Tiako'i Arivo („Amo al Antananarivo“). Por lia etapo kiel urbestro karakterizas multaj plibonigaĵoj de la infrastrukturoj de la madagaskara ĉefurbo kaj klopodoj por ĉesigi la urban malriĉecon.

En oktobro de 2001, Ravalomanana iĝis vicprezidanto kaj ĉefa subtenanto de la Eklezio de Jesuo en Madagaskaro (Église de Jésus-Christ à Madagascar, FJKM laŭ madagaskara lingvo), protestanta eklezio kiu apartenas al la Konsilantaro de la Kristanaj Eklezioj de Madagaskaro. Lia partopreno en la religia vivo de la lando, kune kun lia famo de sukcesa entreprenisto, utilis al li por pligrandigi sian popularecon kaj helpi sian politikan karieron, spite la fakton, ke li apartenas al neniu oficiala politika partio.

Tiu ĉi populareco kuraĝis lin anonci sian kandidatecon al la prezidenta balotado de la jaro 2001. Tiun anoncon li faris en preĝejo FJKM en Imerinkasinina, lia naskiĝloko. La kombino de politika ardo, apogita sur lia sperto kiel urbestro de la ĉefurbo, kaj religia ardo, en la lando, kie plejparto de la loĝantaro estas kristana, igis lin la surpriza kandidato de tiu balotado.

La 16-an de decembro de 2001 okazis la unua fazo de la prezidenta elektado de Madagaskaro. La rezulto, laŭ la Ministerio de Internaj Aferoj, certigis al Marc Ravalomanana plimulton de la voĉdono je 46,44 % de la voĉdonado, antaŭ la ĝistiama Prezidento Didier Ratsiraka, kiu estis atinginta, laŭ la sama oficiala kalkulado, 40,61 % de la voĉdonado. Tiu rezulto, kiu neprigis duan fazon, estis juĝata kiel fraŭdo de la asocio de elektantoj de Marc Ravalomanana „Tiako'i Madagasikara“ („Amo al Madagaskaro“), kaj de la Komitato de Helpo al Marc Ravalomanana. Laŭ la kalkulado farita de tiuj sekvantoj de Ravalomanana, tiu ĉi estis atinginta reale ĉirkaŭ 53 % de la voĉdonado, kio farus lin Prezidento sen necezo okazigi duan elektofazon.

Tiu fraŭdakuzo okazigis institucian krizon en la lando. Dum la Prezidento Ratsiraka defendis la okazigon de la dua fazo, Ravalomanana insistis je sia venko. Apogita de siaj sekvantoj, la 22-an de februaro Ravalomanana nomumis sin Prezidento de la Respubliko en futbala stadio de Antananarivo.

Dum la venontaj monatoj, la divido de la lando, inkludante la armeon, en du malaj flankoj, okazigis perfortajn kverelojn kiuj antaŭvidigis civilan militon. Dum Ravalomanana jam okupis la prezidentan palacon en Antananarivo, la ĝistiama prezidento Didier Ratsiraka estris alternativan registaron en la urbo de Toamasina, konvertita en ĉefurbo de la registaro de Ratsiraka, kiu konservis la helpon de multaj provinciaj guberniestroj.

Spite la situon, la popola helpo kiun havis Ravalomanana, ĉefe en Antananarivo, malfortigis la eblojn de Ratsiraka, kiu perdadis subtenon. Maje, Ravalomanana okazigis novan ceremonion de enpostenigo en Antananarivo, jam kun la armeo de la ĉefurbo je sia flanko. La 22-an de junio, la Organizo por la Afrika Unueco agnoskis Ravalomananan kiel Prezidento. La 26-an de junio, la Prezidento de Usono, George W. Bush, sendis leteron al Ravalomanana alparolante lin „Prezidento de Madagaskaro“, kaj la 3-an de julio la Ministro de Eksteraj Aferoj de Francio nomis lin publike „prezidento“. Post monatoj de kontraŭstaro, Ratsiraka vidis sin devigata forlasi la landon. La 5-an de julio li fuĝis al la Sejŝeloj.

Decembre de 2002 la sekvantoj de Ravalomanana atingis grandan plimulton en la parlamenta elektado, certigante definitive la politikan ŝanĝon en la insulo.

Inter 2003 kaj 2005, Ravalomanana regis la landon per stilo konsiderata kiel „entreprena“, certigante ekonomiajn celojn kaj premiante la funkciulojn de la registaro laŭ ties atingoj. Tiu stilo de estrado, kiu plibonigis la efikon de la institucioj madagaskaraj, estis aprobita de la internaciaj financaj institucioj, ĉefe la Monda Banko, kiu dediĉis 250 milionojn da usonaj dolaroj jare, la duono kiel donaco kaj la duono kiel pruntedono, al Madagaskaro. Tiu internacia helpo, kun plej alta efiko en la registaro, permesis Madagaskaron atingi tre altan ekonomian kreskon, kiu rezultis en pli granda prestiĝo internacia de Ravalomanana. Kelkaj kritikantoj tamen diras, ke tiuj ekonomiaj refromoj plibonigis la vivon nur de kelkaj sektoroj de la loĝantaro, dum la plej malriĉaj troviĝas same aŭ pli malbone ol antaŭe.

Decembre de 2006, Marc Ravalomanana ekhavis la reelekton por la dua estrado ĉar li atingis 54,8 % de la voĉdonado en la unua fazo de la prezidenta balotado, porcentaĵo kiu venkigis lin sen necezo de la dua fazo. Tiu rezulto estis malakceptata de grupoj de opoziciantoj, kiuj dubas pri la pureco de la voĉokalkulado. La Konstitucia Tribunalo de Madagaskaro malakceptis tiun akuzon certigante la rezulton, kio donas al Ravalomanana novan regoepokon de kvin jaroj[1].

Dum januaro de 2009 okazis protestoj kontraŭ Ravalomanana, kiuj akriĝis, kiam tiu ĉi fermis la radi- kaj televid-elsendejojn de Andry Rajoelina urbestro de Antananarivo, kiu estras krome la tutlandan protestadon kontraŭ Ravalomanana. Dum tiuj konfliktoj almenaŭ mortis 56 homoj. Ĝis 40 mil manifestaciantoj petis la demision de Ravalomanana. Ĉio iĝis la plej akra krizo en la lando dum la lastaj jaroj kaj malplibonigis la bildon de la lando en la ekstero.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madagascar confirms poll result. Artikolo en BBC News (angle).
  2. El País, Las protestas contra el Gobierno causan 56 víctimas, (La protestoj kontraŭ la registaro kaŭzas 56 viktimojn), 29 januaro 2009, p. 7.