Margaret Harwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margaret Harwood
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1885 (1885-03-19)
en Littleton
Morto 6-an de februaro 1979 (1979-02-06) (93-jaraĝa)
en Bostono
Tombo Littleton
Ŝtataneco Usono
Alma mater Radcliffe College • Universitato de Kalifornio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Margaret HARWOOD (naskiĝis la 19-an de marto 1885, en Littleton (Masaĉuseco), mortis la 6-an de februaro 1979, en Bostono) estis usona astronomino kaj la unua direkotrino de la Observatorio Maria Mitchell en Nantucket (Masaĉuseco, Usono), kiu fakiĝis en fotometrio.

Ŝi lernis ĉe la Radcliffe College, porvirina kolegio de liberaj artoj en Bostono ; kaj ricevis sian diplomon en 1907. Ŝi ricevis sian Magistron de la Universitato de Kalifornio en 1916.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi poste laboris ĉe la Observatorio de la Universitato Harvard kaj instruis en privataj lernejoj de Bostono, Kembriĝo kaj Dedham. En 1912 ŝi estis rekompensita per posteno ĉe la Observatorio Maria Mitchell, malgranda observatorio konstruita en memoro de Maria Mitchell (18181889), unua usona astronomino. En 1916 ŝi fariĝis direktorino de tiu observatorio ĝis sia emeritiĝo en 1957. Ŝia ĉefa kampo de studo estis la fotometrio kaj la vario de lumeco de steloj kaj asteroidoj, precipe la malgranda planedo 433 Eroso.

Anino de la Usona Astronomia Societo kaj de la Reĝa Astronomia Societo, Margaret Harwood korespondis kun multenombraj astronomoj kaj vojaĝis tra Eŭropo kaj Usono. Ŝi estis la unua virino, kiu povis labori ĉe la Observatorio de Monto Wilson, plej granda observatorio de tiu tempo.

La 12-an de novembro 1917 ŝi malkovris la asteroidon 886 Washingtonia, sed tiu malkovro estis malagnoskita : en tiu epoko, la mentoroj de Harvard rigardis kiel nedeca, ke virino ricevus publikan rekonon pro tia malkovro.[1]

La kalkulistinoj de Edward Pickering.
Margaret Harwood estas tute maldekstre en la malantaŭa rango.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Margaret Harwood estis sindonema unitaristino kaj libervole laboris por la Nantucket Cottage Hospital, la Konsilantaro pri Eduko de Nantucket kaj la Ruĝa Kruco de Nantucket. Aliaj rimarkindaj agoj, kiun ŝi faris inkludas instruo ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, dum la Dua Mondmilito, mentorado de studentoj, kaj servo kiel kuratoro por la Nantucket Cottage Hospital

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]