Edward Charles Pickering
| Ĉi tiu artikolo temas pri astronomo Edward Charles Pickering. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Pickering. |
| Edward Charles Pickering | ||
|---|---|---|
|
Edward Charles Pickering |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Edward Charles Pickering | |
| Dato de naskiĝo | 19-a de julio 1846 | |
| Loko de naskiĝo | Bostono | |
| Dato de morto | 3-a de februaro 1919 | |
| Loko de morto | Kembriĝo (Masaĉuseco) | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 72 | |
Edward Charles Pickering (naskiĝis la 19-an de julio 1846 en Bostono, mortis la 3-an de februaro 1919 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomo kaj fizikisto Li estis frato de alia fama usona astronomo nome William Henry Pickering.
Li lernis en la Boston Latin School kaj fariĝis bakalaŭro pri sciencoj en la Universitato Harvard en 1865
Li estis direktoro de la Harvard College Observatory (observatorio de la Universitato Harvard), kie li faris gravajn esplorojn pri la spektroj de la steloj danke al la astrofotografio.
Kun la germana astronomo Hermann Carl Vogel, li estis la unua kiu observis spektre duopan stelon.
Li dungis multenombrajn virinojn, inter kiuj: Annie Jump Cannon, Henrietta Swan Leavitt, Williamina Fleming kaj Antonia Maury. Ĉiuj virinoj (foje kromnomitaj "la haremo de Pickering") faris gravajn malkovrojn.
En 1911, kun William Tyler Olcott li fondis la American Association of Variable Star Observers (Usona asocio de observantoj de variantaj steloj).
Krom astronomio, li fondis en 1876 la Klubon de la Apalaĉaj Monto, klubo de montaraj marŝado, kartografio kaj naturprotekto de la Blankaj Montoj en Nov-Hampŝiro.
Honoroj [redakti]
Li ricevis:
- La Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1886 kaj 1901,
- La Medalon Henry Draper en 1888,
- La Bruce Medalon en 1908[1].
Oni donis lian nomon al:
Noto kaj referencoj [redakti]
- ↑ Bruce-Medaluloj: Edward Charles Pickering (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser; 784 Pickeringia (angle)

