William Henry Pickering

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo William Henry Pickering. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pickering.
William Henry Pickering
Persona informo
William Henry Pickering
Naskiĝo 15-an de februaro 1858 (1858-02-15)
en Bostono
Morto 17-an de januaro 1938 (1938-01-17) (79-jaraĝa)
en Mandeville
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio vd
Subskribo William Henry Pickering
Familio
Gefratoj Edward Charles Pickering vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Laborkampo astronomioastrofiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Henry PICKERING (naskiĝis la 15-an de februaro 1858 en Bostono, mortis la 17-an de januaro 1938 en Mandeville (Jamajko)) estis usona astronomo Li esta la juna frato de alia fama usona astronomo, Edward Charles Pickering.

Li malkovris la naŭan saturnan sateliton: Febon; en 1899, sur fotoj faritaj en 1898. En 1905 li kredis malkovri la dekan saturnan lunon, kiun li nomis Temiso. Tiun lunon oni neniam retrovis, kaj estis verŝajne misobservado.

Li estris plurajn ekspediciojn por observi suneklipsojn, studis la lunajn kraterojn (en kiu li foje kredis vidi insektojn kaj kreskaĵojn), kaj aktivis favore al la kreo de novaj astronomaj observatorioj, inter kiuj la Observatorio Lowell en Flagstaff, Arizono.

Li pasis plejparton el sia tempo en sia privata observatorio en Jamajko, kaj li verkis maparon de Luno[1].

En 1907, kun George Darwin[2], li hipotezis, ke Luno estis disiĝinta el Tero kaj ke la Pacifika Oceano estus la marko de tiu disigo. Li ankaŭ proponis (antaŭ Alfred Wegener), ke ĉiuj kontinentoj formis ununuran mason, kiu dispartiĝis post la elŝiro de Luno[3].

En 1919 li hipotezis novajn transneptunajn planedojn por kialigi la anomaliojn de la orbitoj de Neptuno kaj Urano, sed nenia observo pravigis tiun hipotezon: Plutono, malkovrita en 1930 de Clyde Tombaugh, (kaj aliaj, poste malkovritaj, TNOj) havas maltro da maso por perturbi Neptunon aŭ Uranon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la Premion Lalande en 1906.

Oni donis lian nomon (kaj tiu de lia frato) al:

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]