Maria Teresa Agnesi Pinottini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Teresa Agnesi Pinottini
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1720 (1720-10-17)
en Milano
Morto 19-an de januaro 1795 (1795-01-19) (74-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Familio
Frat(in)o Maria Gaetana Agnesi
Okupo
Okupo klavicenisto • komponisto • salonestrino • pianisto • operkantisto
vdr
Maria Teresa Agnesi Pinottini.

Maria Teresa Agnesi PINOTTINI (itala prononco: [maˈriː teˈrɛːza ɲˈɲɛːzi, -ɲeːz-]; naskiĝis la 17-an de oktobro 1720 en Milano, mortis la 19-an de januaro 1795 samloke) estis itala komponistino. Ŝi estis konata pro siaj muzikaj kapabloj kiel klavicenisto kaj kantistino, sed ŝi estis plej fama pro siaj komponaĵoj, verkitaj por klavaro, voĉo aŭ ambaŭ.

Ŝi estis la dua filino de la riĉa komercisto Pietro Agnesi, kaj de Anna Maria Brivio-Sforza, posteulino de antikva milana patricia familio. La gepatroj provizis zorgan edukadon kaj al Maria Teresa kaj al ŝia pli fama pli aĝa fratino Maria Gaetana, eminenta matematikisto kaj poligloto. Ambaŭ povintus esti taksataj kiel mirinfanoj.

Kiel estis ofte por homoj de bona socia pozicio, la patro Agnesi prezentis siajn talentajn filinojn en sociaj kunvenoj de intelektuloj kiujn li aranĝis en siaj salonoj. La brila kaj saĝa parolkapablo de la plej aĝa filino kaj la muzika talento de María Teresa famigis la kunsidojn de la salonoj Agnesi, kiuj fariĝis centro de intelekta agado. Maria Teresa faris plurajn famajn prezentadojn. Eble la plej fama estis en 1739, kiam la franca vojaĝanto Charles de Brosses kaj la grafo Gerolamo Riccati estis tre impresitaj de ŝia muziko, raportante kaj laŭdante ŝiajn komponaĵojn kaj muzikan talenton en pluraj leteroj.

Fine de la 1740-aj jaroj Agnesi komencis dissendi sian muzikon al reĝaj sponsoroj tra Eŭropo. Tio ebligis la malkovron de ŝia muziko en la kortegoj, kaj stimulis ĝian pluan interpretadon. Pri tio atestas la ornamitaj kopioj de ŝia muziko verkitaj por la nobelaro. Ŝia kariero estis ebla danke al aŭstria Lombardio, kiu montriĝis progresema kaj kulture klera pri virinaj rajtoj. Maria Teresa trovis pli da sukceso kaj pli dankeman publikon en Vieno kaj Dresdeno ol en sia naskiĝurbo Milano.

Tre fama prezentado estis ŝia teatra debuto de la pastoreca opero Il Ristoro d'Arcadia, en Milano ĉe la Teatro Regio Ducale en 1747. La verko estis komisiita de Gian Luca Pallavini, guberniestro kaj ĝenerala komandanto de la aŭstriaj trupoj en Milano. Ĉi tiu opero havis bonegan akcepton. Ĝia sukceso vekis la intereson pri la komponistino ĉe la imperiestrino Maria Theresa la 1-a de Aŭstrio (1717-1780) kaj Francisko la 1-a de la Sankta Romia Imperio (1708-1765). Tiam Maria Teresa Agnesi estis alvokita de la geimperiestroj. Ŝi prezentiĝis antaŭ ili per novaj pecoj, kaj donacis la operon La Sofonisba al la imperiestro kaj kolekton da arioj al la imperiestrino. Laŭ Simonetti, ĉi tiuj arioj fariĝis la plej ŝatataj de la imperiestrino. Eĉ oni diras, ke la imperiestrino kantis en la fama prezentado de Maria Teresa Agnesi en 1747. Tiel Agnesi ĝuis la patronecon de la imperiestrino kaj reganto de Lombardio.

Alia subtenanto de la laboro de la komponistino estis la dukino Maria Antonia Walpurgis de Baviera (1724–1780), kiu estis ankaŭ talenta komponistino kaj faris konscian klopodon stimuli virinojn en artaj agadoj kaj promociis ilian muzikon. Konserviĝas kolekto da arioj, kiun Maria Teresa Agnesi dediĉis al la dukino supozeble en 1770. Post la morto de sia patro en 1752 Maria Teresa edziniĝis al Pier Antonio Pinottini, sed baldaŭ vidviniĝis sen infanoj kaj en financa ruino pro la malprudenta financa konduto de sia edzo.

En 1753 Maria Teresa premieris sian operon Ciro in Armenia ĉe la Teatro Regio Ducale de Milano. Fine de tiu sama jaro ŝi prezentis la operon Nitocri. Tri jaroj poste ŝi publikigis Il re Pastore, surbaze de libreto de Metastasio, tiel kulminante la plej fruktodonan jardekon de sia kariero kaj akirante publikan rekonon. Por la geedziĝfestoj de la filinoj de la imperiestrino Maria Theresa de Aŭstrio ŝi komponis la serenadon L'insurbia consolata kaj la serenadon en du partoj Ulisse in Campania.

La stilo de la verkoj de Maria Teresa Agnesi komenciĝs simpla, sed fariĝis pli kompleksa en ŝia posta verkado. Ŝia klavara muziko estas teknike komplika; en ĝi oni observas evoluon de ŝiaj unuaj verkoj ĝis ŝiaj lastaj pli virtuozaj kaj kompleksaj komponaĵoj. Pluraj el ŝiaj operoj inkluzivas ritornelojn kaj da capo. Ŝi ankaŭ komponis klavarajn kaj voĉajn muzikojn por malgrandaj ensembloj.

En siaj lastaj jaroj ŝi vivis en malriĉeco.

Ŝia portreto pendas en la muzeo de La Skala de Milano.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 78 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.