Mariam Soulakiotis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariam Soulakiotis
Persona informo
Naskonomo Μαρίνα Σουλακιώτου
Naskiĝo 30-an de novembro 1882 (1882-11-30)
en Reĝlando Grekio
Morto 23-an de novembro 1954 (1954-11-23) (71-jaraĝa)
en Averof prison
Ŝtataneco Reĝlando Grekio
Okupo
Okupo Egumeno • kondamnito
vdr

Ab. Mariam SOULAKIOTIS (familia nomo elparolita Su·la·ki·o·tis; ĉirkau 1883 – 23-an de novembro 1954; naskonomo: Marina SOULAKIOTOU elparolita Su·la·ki·o·to; greka nomo: Μαριάμ Σουλακιώτη), konita ŝiatempe — aŭ inter ŝiaj sam-sektanoj kiel Mariam de Keratea (Mariam la Kerateana)[noto 1] aŭ en gazetaro malfavorite kiel «Patrino Rasputin»[noto 2]la monaĥino nigra» — estis greka malnovkalendarista ortodoksista («Mateo-Karpatakista»-sekta) monaĥino. Dum ŝiaj malfruaj jaroj, ŝi estis ankaŭ konsekrita kiel abatino, la plej alta rango por virinoj ŝiareligie.

La abatejo de Soulakiotis estis nomita «La Abatejo sur la Pino-Monto de la Enkonduko al la Templo de la Plej Sankta Dipatrino la Resaniganto», greke La Abetejo Panagia-Pefkovonogiatrisa.[noto 3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Akuzistoj registaraj de la Reĝlando Grekio asertis ke ŝi faris multajn krimojn, inter aliajn, seriajn murdojn de dudek sep homoj, murdoj senatentaj de cent kvin dek homoj (plejparte geknaboj), kaj fraŭdojn, ĉiuj antaŭmenciitaj tiel kontraŭ laikuloj kiel kontraŭ aliaj monaĥinoj ŝia-abateje[1]:365–366  inter ĉirkau 1939 kaj ŝia aresto en decembro 1950. Trioble Grekiaj tribunaloj kondamnis ŝin dum la tri ŝiaj apartaj tribunalprocesoj.[2][3][4][5][6]

Nek estis Soulakiotis ano de la ŝtata grekortodoksisma eklezio, nek estis ŝi en kristana komuneco kun alia pli popola malnovkalendarista neŝtata greka eklezio, sekto nuntempe iafoje konita kiel tiu de la «Florinaj» pro ĝia gvidanto, nome la episkopo Krizostomo de Florinao. Soulakiotis estis, anstataŭe, sekvanto de memtitolita ĉefepiskopo, Mateo Karpatakis de Vresthena,[noto 4] kiun la antaŭmenciitaj eklezioj anatemis (malbenitis kiel hereziulo) post lia skismo.[7][8]

En tiu skismema tempo, la juna monaĥino Soulakiotis iĝis unu inter la kelkaj, sed fruaj kaj tre sindonemegaj, sekvantoj de Ep. Mateo. Baldaŭ Soulakiotis elektis doni sin tute al lia kalendara kredo. Ke, la (ŝia antaŭa) ŝtata eklezio, tiam kiam ĝi ŝanĝis sian eklezian kalendaron al nova ne-Julia, ekde tiu momento, ĝiaj sakramentoj iĝis tute, (tutmonde tiel kiel tut-Grekie,) nur pseŭd-sakramentoj malplenaj, kaj, ĉiuj kiuj, aŭdace, aŭ preĝis Greki-ŝtat-eklezie plu, aŭ ricevis iu ajn sakramenton post tiu gravega «kalendar-ŝanĝ-herezio» tie, riskas ĝis siajn animojn, por iĝi pro siaj agoj «forlasintaj» de la «sola vera kristanismo» kaj «ĝia sankta (malnova) Julia kalendaro».[7][8]

Post Soulakitos ricevis la lastan de tri propozicioj tribunalprocese, sume, dek kvar jarojn de malliberigo, ŝi mortis en la malliberejo de Averof je la 23-a de novembro 1954.[9]

Tiel kiel iu ajn alia homo kiu mortas antaŭ la fino de tutaj ŝiaj krimaj tribunalprocesoj, ŝi estas, nur laŭleĝe konsiderata kiel kondamnita de sep murdoj pripensitaj kaj pli ol cent murdoj senatentaj por proponi (tielnomatan) senpagan tuberkulozan traktadon ne aprobitajn de iu ajn kuracisto. La traktado estis nur resti ĉe ŝia monaĥejo de alta altitudo, sen iu ajn terapio kuraca.

Sed tamen, ekskluzive de ĉi juĝitaj senatentaj murdoj, la nombro tipe akademie inter-konsentita de viktimoj murditaj por ŝi estas 27—inkluzive de ili, 177.[1][9]

La plimulto de la nuntempaj historiistoj, tiel laikaj kiel pastraj, tiel grekaj kiel fremdaj, ne akceptas iun ajn eblecon de ŝia senkulpeco por la tre alta nombro de rakontoj de ĉeestantoj, kaj por la amasego ke ekzistas de aliaj tipoj de pruvaĵoj. Kvankam, konsento ne tiel same ekzistas, eĉ ĝis nun, rilate al la nombro vera de homoj kiujn ŝi murdis dum ŝia longa vivo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj frazoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ηγουμένη (Μητέρα) Μαριάμ Κερατέας
  2. Η γυναίκα Ρασπούτιν
  3. Μονή Παναγίας Πευκοβουνογιάτρισσας
  4. Επίσκοπος Βρεσθένης Ματθαίος Καρπαθάκης